John Reed

usona verkisto kaj komunisto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon John Reed (apartigilo).

John REED (22-an de oktobro, 188719-an de oktobro, 1920) estis usona verkisto kaj komunisto.

John Reed
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1887 (1887-10-22)
en Portlando
Morto 17-an de oktobro 1920 (1920-10-17) (32-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per arbusta tifo vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Morristown-Beard School vd
Partio Communist Labor Party of America vd
Subskribo John Reed
Familio
Edz(in)o Louise Bryant vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkistoscenaristo • sindikatisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Dek tagoj kiuj skuis la mondon ❦
Ribelema Meksiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis ĉe la Universitato Harvard kaj poste vojaĝis al Anglio kaj Hispanio. Li revenis al Usono kaj komencis karieron kiel ĵurnalisto. Li laboris por diversaj maldekstremaj gazetoj ekz. New Review kaj The Masses, kaj tiel unuafoje konatiĝis kun laboristaj problemoj, raportante pri la Silklaborista striko de Patersono (1913).

En 1914 li verkis pri la revolucio en Meksiko por la gazeto Metropolitan Magazine. Li restis dum 4 monatoj kun Francisco Villa kaj priskribis la bataladon en sia libro Insurgent Mexico eldonita en la sama jaro.

Dum la unua mondmilito li laboris por la gazeto Metropolitan Magazine sed ĝi rifuzis kelkajn artikolojn ĉar ili estis tro maldekstremaj.

En 1916 liaj raportoj pri la batalado en Germanio, Serbio, Rumanio, Bulgario kaj Rusio estis eldonitaj en la libro The War in Eastern Europe. Poste li revenis al Usono kaj geedziĝis al la ĵurnalisto Louise Bryant. Ili ambaŭ vojaĝis al Rusio por raporti pri la rusa revolucio en Petrogrado por la gazeto The Masses.

En 1919 lia libro Ten Days That Shook the World priskribis kritikan historian tempon kiam Lenino (amiko de Reed) instigis la bolŝevikojn preni la potencon.

Kvankam Reed havis grandan entuziasmon por la revolucio kaj eble tio kolorigis lian vidpunkton, la libro donas unikan kaj seriozan raporton pri la grava historia evento.

En 1919 li organizis la Komunistan Laborpartion en Usono kaj estis fondinto kaj redaktoro de The Voice of Labour. Dum mallonga tempo li estis la soveta konsulo en Novjorko.

Post akuzoj pro ŝtatperfido li fuĝis al Finnlando, kie la instancoj malliberigis lin kaj poste interŝanĝis lin por finnaj malliberuloj en Rusio. Li tiel povis partopreni en la Dua kongreso de la Komunista Internacio kaj poste en la Kongreso de Orientaj popoloj en Bakuo.

Dek tagojn post sia reveno el Bakuo lin kaptis tifoida febro. Post kelktaga kuŝado en hospitalo, kie li ankoraŭ batalis kontraŭ fuŝaj tradukoj de siaj kunvenaj intervenoj, li mortis. Oni enterigis lin apud aliaj herooj de la rusa revolucio ĉe la muroj de la Kremlo en Moskvo.

Ĉar li estis tre populara radikala gvidanto, tial oni kreis multajn John Reed-klubojn en Usono.

Lia vivo estis la temo de populara filmo Reds (Ruĝuloj), (1981).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti