John Singer Sargent
usona pentristo (1856–1925)
John Singer SARGENT (n. la 12-an de januaro 1856 - m. la 14-an de aprilo 1925) estis usona pentristo, kaj estas ofte rigardita kiel la plej sukcesa portretisto de sia tempo, sed ankaŭ kiel bona pejzaĝisto. Li naskiĝis en Florenco el usonaj parencoj.
John Singer Sargent | ||
---|---|---|
![]() | ||
Memportreto, 1906 | ||
Naskiĝo | 12-a de januaro 1856 en Florenco, Italio | |
Morto | 14-a de aprilo 1925 en Londono | |
Nacieco | Usona | |
Sargent studadis en Italio kaj Germanio, kaj sekve en Parizo sub la gvidado de Carolus-Duran.