John Steinbeck
John Ernst STEINBECK [ĝan stajnbek] (naskiĝis la 27-an de februaro 1902, Salinas, Kalifornio kaj mortis la 20-an de decembro 1968, Novjorko) estis usona verkisto.
John Steinbeck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
John Steinbeck (1966)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | John Ernst Steinbeck, Jr. | ||||
Naskiĝo | 27-a de februaro 1902 en Salinas, Kalifornio | ||||
Morto | 20-a de decembro 1968 en Novjorko | ||||
Mortis pro | kora malsufiĉo [#] | ||||
Tombo | Kalifornio [#] | ||||
Religio | agnostikismo [#] | ||||
Nacieco | ![]() | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | La vinberoj de kolero Pri Musoj kaj Homoj | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | John Steinbeck [#] | ||||
Patrino | Olive Hamilton [#] | ||||
Edz(in)o | Elaine Anderson Steinbeck • Gwyn Conger • Carol Henning [#] | ||||
Infanoj | John Steinbeck IV • Thomas Steinbeck [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • scenaristo • milita ĵurnalisto • romanisto • aŭtoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1927– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pri Musoj kaj Homoj ❦ La vinberoj de kolero ❦ Oriente el Edeno [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 1918 ĝis 1924 li studis natursciencon, poste laboris kiel ĵurnalisto kaj ekde 1929 kiel verkisto. Li estis militraportisto dum la Dua mondmilito kaj dum la milito kontraŭ Vjetnamo.
Steinbeck verkis per realisma stilo, ofte pri malriĉuloj kaj laboristklasanoj. La socikritika verkaro de Steinbeck estis forte pridisputata: Lia romano The Grapes of Wrath (1939) post sia apero estis malpermesata en Kalifornio. Tamen unu jaron poste li gajnis la renoman Premion Pulitzer. La kulmino de la verkista kariero de Steinbeck estis sendube la Premio Nobel de Literaturo, per kiu li estis honorata en la jaro 1962.[1] Pluraj verkoj de Steinbeck estis filmigitaj, inter alie la romano East of Eden, kun la filmlegendo James Dean en la ĉefrolo.
Listo de verkojRedakti
- Cup of Gold (1929)
- The Pastures of Heaven (1932)
- To a God Unknown (1933)
- Tortilla Flat (1935)
- In Dubious Battle (1936)
- Of Mice and Men (1937) (Pri Musoj kaj Homoj)
- The Red Pony (1937)
- The Long Valley (1938)
- The Grapes of Wrath (1939) (La vinberoj de kolero)
- Sea of Cortez (1941)
- The Moon is Down (1942)
- Bombs Away! (1942)
- Cannery Row (1945)
- The Wayward Bus (1947)
- The Pearl (1947)
- East of Eden (1952)
- Sweet Thursday (1954)
- The Short Reign of Pippin IV (1957)
- The Winter of Our Discontent (1961)
- Travels with Charley (1962)
ReferencojRedakti
- ↑ The Nobel Prize in Literature 1962 (angle). Nobelprize.org. Alirita 8-a de aŭgusto 2009.