John C. Wells

brita vortaristo kaj profesoro pri fonetiko, prezidanto de UEA (1939-)
(Alidirektita el John Wells)

John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono.

John C. Wells
John C. Wells dum UK 2008
John C. Wells dum UK 2008
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1939 (1939-03-11) (85-jaraĝa)
en Bootle
Lingvoj Esperantoanglakimra
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de LondonoTrinity College • St John's School, Leatherhead
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoesperantologo • universitata instruisto
vdr

Persona vivo redakti

Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. Li lernis, inter aliaj, la kimran. En 2006 li emeritiĝis.

Esperanto redakti

Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, aktuale li estas membro de Honora Patrona Komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.

De 1970 ĝis 2022 li estis membro de la Akademio de Esperanto[1]. De 2007 ĝis 2013 li estis ties prezidanto.

Verkoj (elektitaj) redakti

  • Vortaro English Esperanto English Dictionary, Mondial, 2010.
  • Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,
  • The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)
  • Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, 1978
  • Accents of English ("Akĉentoj de la angla")
  • Jen nia mondo
  • Geiriadur Esperanto / kimra vortaro, Londono, 1985

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « John C. Wells » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Humphrey Tonkin19891995Lee Chong-Yeong