John WILKES (n. la 17-an de oktobro 1725 – m. la 26-an de decembro 1797) estis brita radikala ĵurnalisto kaj politikisto.

John Wilkes
Persona informo
John Wilkes
Naskiĝo 17-an de oktobro 1725 (1725-10-17)
en Londono
Morto 26-an de decembro 1797 (1797-12-26) (72-jaraĝa)
en Londono
Tombo Grosvenor Chapel, Mayfair vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Partio Radicals vd
Familio
Patro Israel Wilkes vd
Patrino Sarah Heaton vd
Gefratoj Mary Hayley vd
Edz(in)o Mary Mead vd
Infanoj Mary Wilkes vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto • bretteur vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la balotdisputo de Middlesex, li klopodis, por ke ĉiuj balotantoj rajtu determini siajn delegitojn. En 1771, li ludis gravan rolon por obteni, ke la brita registaro permesu al eldonistoj publikigi la transskribon de parlamentaj debatoj. Wilkes tamen iĝis pli kaj pli konservativa, kio malkontentigis radikalojn kaj kaŭzis lian eksigon kiel deputito de Middlesex okaze de la ĝenerala baloto de 1790. Wilkes tiam retiriĝis el politikaj aferoj, kaj ne partoprenis la kreskon de radikalismo en la 1790-aj jaroj.