Johnny Weissmüller

(Alidirektita el Johnny Weissmuller)

Johnny WEISSMÜLLER [Ĝoni Vejsmuler] (naskiĝis, kiel Peter Johann Weissmüller, la 2-an de junio 1904 en Freidorf (en la historia regiono Banato, tiam en Hungara reĝlando, nun en Rumanio); mortis la 20-an de januaro 1984 en Acapulco, Meksiko) estis usona sportisto kaj aktoro.

Johnny Weissmüller
Persona informo
Naskonomo Peter Johann Weißmüller
Naskiĝo 2-an de junio 1904 (1904-06-02)
en Freidorf,  Hungara reĝlando
Morto 20-an de januaro 1984 (1984-01-20) (79-jaraĝa)
en Akapulko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma edemo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Lane Technical College Prep High School vd
Familio
Edz(in)o Bobbe Arnst • Lupe Vélez • nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro vd
Infanoj Johnny Weissmuller Jr. vd
Profesio
Okupo filmaktoro • naĝisto • aktoro • akvopilkisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1931–1976 vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Fama rolo Tarzan
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Weissmuller en 1924

Kvarjara li elmigris al Usono kun la gepatroj.

Li gajnis la mondan rekordon en la plej prestiĝa 100-metra liberstila naĝado. Li estas la unua naĝanto, kiu naĝis ĉi tiun naĝon en malpli ol unu minuto.

Entute li gajnis kvin orajn medalojn en naĝado ĉe du sinsekvaj Someraj Olimpikoj (Parizo 1924 kaj Amsterdamo 1928). Daŭre li konsideriĝas unu el la plej grandaj naĝantoj de ĉiuj tempoj.

Poste li rolis en filmo pri Tarzano, kiel ĉefrolulo.