La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Laŭ la helena mitologio, Joko (antikve-greke Ιωκη) estis dajmonino kiu personigis la sturmon kaj atakon de la armeoj, la persekutadon, tumulton kaj malvenkon dum batalo. Homero donis al ŝi la epiteton "kor-glaciginta"[1]. Same kiel multaj aliaj malbonaj spiritoj, li estis filo de Eriso (Malkonkordo), sen interveno de alia.

Joko estis unu el la spiritoj kiu donis ĝian terurigan povon al la Egido, la protekinta mantelo aŭ ŝildo de Zeŭso. La aliaj estis Fobo, Eriso, Alko kaj la kapo de la gorgono Aikso[1].

Ŝiaj atributoj multe similis al tiuj, de alia el la maĥoj al kiu kelkaj identigis ŝin: Projoksiso, personigo de antaŭeniro kaj atako. Do ankaŭ Joko estis fratino, sed kontraŭlino de Paljoksiso (Retroiro dum batalo). Tiuj, kiuj similigas ambaŭ diaĵojn, konsideras Jokon unu el la Maĥoj, militemaj spiritoj kiuj akompanis Areson dum liaj kampanjoj. Ili partoprenis la dumbatalan konfuzon, kune kun aliaj teruraj estaĵoj kiel Fobo, Enjo, la Androktasioj aŭ la Keresoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Homero. Iliado, 5.738.

Eksteraj ligiloj redakti