Jolán Jászai

hungara aktoro, instruisto

Jolán Jászai [jAsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jászai Jolán estis hungara instruisto, aktoro. Ŝia ofta karesnomo estis Joli, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Horváth Jenőné. Ŝi estis fora parenco de Mari Jászai.

Jolán Jászai
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1907 (1907-05-21)
en Rábatamási
Morto 26-an de septembro 2008 (2008-09-26) (101-jaraĝa)
en Piliscsaba
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroinstruisto
vdr

Jolán Jászai[1][2] naskiĝis la 21-an de majo 1907 en Rábatamási, ŝi mortis la 26-an de septembro 2008 en Piliscsaba.

Biografio redakti

Jolán Jászai akiris pedagogian diplomon en ŝtata pedagogia lernejo en Győr en 1929, poste ŝi instruis en Rábatamási. Ŝi edziniĝis kaj naskis kvinfoje. En 1950 la familio translokiĝis al Pécs. En 1984 József Bor aŭdis ŝin deklami kaj invitis ŝin al Teatro Kisfaludy (Győr). En la sekva jaro ŝi estis videbla jam sur scenejo, baldaŭ en Teatro Petőfi (Veszprém). Ŝi iĝis tutlande konata pro la televizio. Ŝi aĝis 79, kiam ŝi ricevis la unuan filman rolon. Ŝi plene retiriĝis en 2004.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Szerelem első vérig (1986) – onklino Gizike
  • Szerelmes szívek (1991) – avino de Timi
  • Sztracsatella (1996) – Borcsa
  • Szerelem utolsó vérig (2002) – onklino Gizike

Ŝia kontribuo redakti

  • Verseim (poemlibro, 1992)

Fontoj redakti

Referencoj redakti