Jolán Szilágyi
SZILÁGYI Jolán (sila:dji), Szamuely Tiborné, estis hungara grafikistino. Li naskiĝis en Székelyudvarhely la 15-an de junio 1895 kaj mortis en Budapest la 8-an de julio 1971.
Jolán Szilágyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1895 en Odorheiu Secuiesc |
Morto | 8-an de julio 1971 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts |
Familio | |
Patro | Albert Szilágyi |
Edz(in)o | Tibor Szamuely |
Okupo | |
Okupo | pentristo • karikaturisto • grafikisto |
Biografio redakti
Jolán Szilágyi studis tekstilarton en la industriarta lernejo, en 1917 en liberlernejo de Károly Kernstok kaj József Rippl-Rónai, en 1917–1918 en Nagybánya. En oktobro 1918 ŝi establis kun Mihály Bíró la sindikaton de grafikistoj. En 1919 ŝi iĝis kunlaborantino kaj edzino de Tibor Szamuely. Ŝi elmigris en Italujon, Germanujon kaj Sovetunion. Ŝi revenis en Hungarujon en 1948.
Premioj, distingoj redakti
- 1950: Munkácsy-premio;
- 1968: Munka Érdemrend orgrada;
- 1970: meritmedalo "komune batali, komune venki" (Germana Demokrata Respubliko).