Malfermi la ĉefan menuon

Jonĝu (koree 영주시, laŭ ĉinaj literoj 榮州市) estas urbego en Sud-Koreio.

Jonĝu
Muryangsujeon2.jpg
Administrado
Retpaĝaro english.yeongju.go.kr [+]
Demografio
Loĝantaro 109 266  (2015) [+]
Loĝdenso 163 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 49′ N, 128° 38′ O36.821666666667128.63083333333Koordinatoj: 36° 49′ N, 128° 38′ O [+]
Areo 668,45 km² (66 845 ha) [+]
Situo de Jonĝu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Yeongju [+]
Information icon.svg
vdr
Aŭtobusa stacidomo en Jonĝu

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Jonĝu situas en la meza - iom orienta parto de la lando en montara regiono.

 
Ponto ĉe Jonĝu

HistorioRedakti

La unua mencio pri Jonĝu okazis en 930. En la historiaj tempoj ĝi havis la statuson plej ofte distrikto. En 1914 aliaj tri distriktoj estis unuigitaj al Jonĝu. La statuso de la urbo estis akirita en 1980.

EkonomioRedakti

Jonĝu estas hejmo de granda aluminio-fabriko, dungante ĉirkaŭ mil laboristojn. La fabriko produktas al klientoj ĉie en Azio.

 
Stacidomo en Jonĝu

TrafikoRedakti

Jonĝu havas fervojan stacidomon. La urbego estas ligata per aŭtovojo al Pusano.

 
Sociala centro en Jonĝu

KlimatoRedakti

En Jonĝu pluvas aŭ neĝas jare po 1291 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 11,3 °C. Inter novembro-marto ofte frostas, inter junio-aŭgusto la temperaturo proksimiĝas al 30 °C.

VidindaĵojRedakti

  • konfucea akademio
  • budhisma templo
  • ĉiujara festivalo dediĉita al ginsengo
  • kristana kirko

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans