Jon Fosse

norvega verkisto

Jon FOSSE (naskiĝinta la 29-an de septembro 1959 en Haugesund, Rogaland) estas norvega verkisto. Li pasigis la junulecon en Strandebarm en Kvam, Hardanger kaj vivas nuntempe en loko ĉe la landlimo aŭstria-slovaka.

Jon Fosse
Nobel-premiito
Jon Fosse (2007)
Jon Fosse (2007)
Persona informo
Jon Fosse
Naskonomo Jon Olav Fosse
Naskiĝo 29-an de septembro 1959 (1959-09-29) (64-jaraĝa)
en Haugesund
Religio katolikismo vd
Lingvoj norvegaNynorsk vd
Loĝloko Grotten • Hainburgo ĉe Danubo vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Bergen vd
Familio
Edz(in)o Grethe Fatima Syéd • Anna Fosse vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto • romanisto • literatursciencisto • verkisto • eseisto vd
Laborkampo playwriting • traduko • kreiva kaj profesia verkado • literary translation • porinfana literaturodramoromanoeseo vd
Aktiva en Bergen vd
Verkado
Verkoj The Name ❦
Melancholy ❦
Melancholy II ❦
Nightsongs ❦
Dream of Autumn ❦
Morning and Evening ❦
Wakefulness ❦
I Am the Wind ❦
Olav's Dreams ❦
Weariness vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verko redakti

Fosse unue eldonis antaŭ ĉio lirikajn volumojn kaj romanojn, la lastajn jarojn li okupiĝas pli pri dramoj. Liaj teatraĵoj enscenigatas en la tuta mondo kaj ekzistas tradukoj en pli ol 40 lingvoj. En 2007 li ricevis la francan premion "Ordre national du Mérite". La gazeto "Daily Telegraph" taksis en 2007 lin unu el la 100 plej grandaj geniuloj de la mondo.

En 2000 tri teatraĵoj videblas ĉe kelkaj gravegaj germanlingviaj scenejoj. Ĉe la Festivalo de Salcburgo, "Schaubühne am Lehniner Platz", ĉe "Deutsches Theater Berlin" ĉe "Thalia Theater" (Hamburgo). Temis pri la verkoj Der Name, Die Nacht singt ihre Lieder kaj Das Kind. La teatrejo "Münchner Kammerspiele" realigis en 2002 la verkon Traum im Herbst.

La generacio verkista al kiu Fosse apartenas enkondukis en la 1980-aj jaroj la postmodernismon en Norvegujo. Tiu stilo konsideras sin kontraŭa al la socialkritikaj movadoj de la 1970-aj jaroj. Ĉe Fosse tio ne montriĝas per prefero de intertekstualismo sed per - religiemo. Aperas verkare ofte lia hejma regiono de Okcidenta Norvegio. Liaj plejparte en novnorvega lingvo skribitaj verkoj ofte ŝajnas obskuraj. Lirike li kopias parte la stilon de Georg Trakl.

Romane Joffe preferas la personan rakontmanieron sen ĉiuscianta rakontisto. La iĝintaj aferoj kribriĝas nur per la okuloj de la en la unua persono rakontanta persono. Tio tre klaras ĉe Morgon og kveld, 2001. Tie fiŝkaptanto mortonta raportas al maljuna flegistino pri sia vivo kaj aparte pri la amo inter si kaj sia edzino. Malgraŭ la komplika temo Fosse enlasas multe da lumo - sed sen la volo nepre konvertigi la legantojn. En la romanoj Melancholia I/1995, Melancholia II/1996, Fosse priskribas la vivon de la mense handikapita pentristo Lars Hertervig.

Liaj dramoj - same kiel la romanoj - aliras la rilatojn inter homoj, kiuj danke al la protagonistoj povas ricevi novan sencon. En 2013 Fosse konvertiĝis al katolikismo. En 2023 Fosse ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Verkoj redakti

Dramoj redakti

  • Og aldri skal vi skiljast, 1994)
  • Namnet, 1995: plurfoje premiita
  • Nokon kjem til å komme, 1996
  • Barnet, 1996
  • Mor og barn, 199
  • Sonen, 1997
  • Natta syng sine songar, 1997
  • Ein sommars dag, 1999
  • Gitarmannen, 1999
  • Draum om hausten, 1999
  • Besøk, 2000
  • Vinter, 2000
  • Vakkert, 2001
  • Dødsvariasjonar, 2001
  • Lilla, 2003
  • Svevn, 2005
  • Rambuku 2006
  • Skuggar, 2006
  • Eg er vinden, 2007
  • Tod in Theben, premiero: 2010: temas pri resumo de tri dramoj de Sofoklo

Romanoj redakti

  • Raudt, svart, 1983
  • Melancholia I & II, 1995/96 : Melsom-premio
  • Morgon og kveld, 2000
  • Det er Ales, 2003

Rakonto redakti

  • Andvake 2008

Libreto opera redakti

  • Melancholia lau la romano Melancholie, muzikigita fare Georg Friedrich Haas, (premiero en Palais Garnier, Parizo, 2008)

Porinfana libro redakti

  • Søster, 2000: premio Deutscher Jugendliteraturpreis de 2007

Premioj redakti

  • 2000: Nestroy-Theaterpreis
  • 2005: Sankt-Olav-Orden
  • 2010: Internationaler Ibsen-Preis
  • 2014: Europäischer Preis für Literatur
  • 2015: Literaturpreis des Nordischen Rates
  • 2023: Nobel-premio pri literaturo

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jon Fosse en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti