Jonas Dagys

(Alidirektita el Jonas DAGYS)

Jonas DAGYS (naskiĝis la 11-an de oktobro 1906 en Kadarai, distrikto Biržai, mortis la 31-an de januaro 1993 en Vilnius) estis botanikisto, habilita doktoro pri biologiaj sciencoj (1938), membro korespodanto de Scienca Akademio de Litova SSR (1956) kaj esperantisto.

Jonas DAGYS
Persona informo
Naskiĝo 11-a de oktobro 1906
en Kadarai, distrikto Biržai (Litovio)
Morto 31-a de januaro 1993
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kaŭno
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1923
vdr

Vivo redakti

Dum 1918-1925 J. Dagys lernis en gimnazio de Biržai. Dum 1925-1930 li studis biologion en Litovia Universitato[1] (urbo Kaunas). Post la studoj, li komencis labori en katedro pri anatomio kaj fiziologio de plantoj de la sama universitato (en 1930 la universitato ricevis nomon Vytautas la Granda). Dum 1933-1935 en Instituto de Plantfiziologio en Graz (Aŭstrio) li esploris kreskosubstancojn en burĝonoj, folioj kaj printempa suko de betuloj, defendis disertacion kaj ricevis diplomon de dokroro de filozofio (1936)[2]. Dum 1938-1939 li daŭrigis sciencajn esplorojn en universitatoj Ultreĥta (Nederlando) kaj Kopenhaga (Danio). En 1938 J. Dagys defendis habilitan disertacion[3]. Fakultatoj de Matematiko kaj Natursciencoj de Universitato de Vytautas la Granda estis reorganizitaj al fakultato de Matematiko kaj Natursciencoj en Vilna Universitato (1940). J. Dagys iĝis profesoro kaj gvidanto de katedro pri anatomio kaj fiziologio de plantoj. Tamen en 1940 Litovion okupis soveta armeo. En 1941 sovetan okupacion anstataŭis la germana. Vilna Universitato en 1943 estis fermita. En 1944 Litovio estis denove okupita de Sovetio. Vilna Universitato estis rekreita kaj J. Dagys daŭre gvidis katedron pri anatomio kaj fiziologio de plantoj en fakultato de Natursciencoj de la universitato. Dum 1944-1946 li estris la fakultaton. Post 1948 soveta regpotenco precipe kritikis sciencistojn, kiuj akiris edukadon en Okcidenteŭropaj universitatoj pro ilia vidpunkto al biologio, genetiko, kibernetiko. J. Dagys estis forte kritikata pro lia lernolibro Anatomio kaj morfologio de plantoj. Oni konsideris, ke la libro kontraŭas sovetan ideologion kaj pozitivan evoluadon de botaniko en Soveta Litovio. Pro tiuj kaŭzoj oni forigis lin de katedra gvidado. Nur en 1953 li devove rericevis la katedron kaj gvidis ĝin ĝis 1977[2].
Liaj sciencaj esploroj temis pri plantoj de herbejoj, osmozo en radikoj, pri efiko de fitohormonoj kaj mikroelementoj por kreskado de feĉoj kaj superaj plantoj, utilo de fitoncidoj por sano de homoj, ekologio de marbordaj plantoj. En kunlaborado kun aliaj aŭtoroj J. Dagys verkis kelkajn lernolibrojn por superaj lernejoj pri anatomio kaj fiziologio de plantoj, ekologio de plantoj. Li redaktis litovan botanikan vortaron (1938), vortaron de botanikaj terminoj (1965), kolekton de sciencaj verkoj pri litova flaŭro (1955-1980).
Dum 1953-1982 J. Dagys estis prezidanto de Litova Botanika Societo (1953-1982). Li publikigis konstante kunlaboradis kun sciencopopularigan revuon Mokslas ir gyvenimas (Scienco kaj vivo), redaktis revuon Gamta (Naturo).

Esperantista agado redakti

J. Dagys lernis Esperanton en kurso, gvidita de Liudas Alseika ( 1923). Dum 1931-1939 li aktivis en Litova Esperanto-Asocio. Li estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (1926-1940), partoprenis en SAT-kongreso en Kopenhago (1939)[4], 1997, en 1987 estis elektita kiel plenrajta membro de Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino[5].
J. Dagys aperigis diverstemajn artikolojn en Sennaciulo sub pseŭdonomo Unu el multaj[6], pri botaniko skribis en Scienca Revuo, Esperanto, Ekoperanto k.a., tradukis kaj aperigis la libron de Paul Neergard La Vivo de la Plantoj (Augalų gyvenimas, 1960). Lia preparita latina-Esperanta-litova-rusa nomenklatura vortaro de florplantoj ankoraŭ ne estas eldonita. En Vilna Esperanto-klubo li ofte prelegis pri popularaj temoj de botaniko, praktike ĉiusomere prelegis en tiel nomata somera universitato dum Baltiaj Esperantistaj Tendaroj (poste en Baltiaj Esperanto-Tagoj).

Distingoj redakti

  • Ŝtata Premio de Litova SSR (por redaktado de "Flaŭro de Litova SSR", 1965)
  • Ŝtata Premio de Litova SSR (por "Ekologio de plantoj”, 1983)

Verkoj redakti

  • Apaščios upės pievos ("Herbejoj de rivero Apaščia", 1932)
  • Vadovas Lietuvos augalams pažinti ("Gvidlibro por rekoni plantojn en Litovio", kun aliaj, 1934)
  • Augalų anatomija ir morfologija ("Anatomio kaj morfologio de plantoj", 1947, 1950, 1969, 1985)
  • Vaistingieji augalai ir jų paruoša ("Kuracherboj kaj ilia preparo", kun E. Kanopka, 1948)
  • Augalai ir jų aplinka ("Plantoj kaj ilia medio", 1957)
  • Augalų ekologija ("Ekologio de plantoj”, 1980; Ŝtata pemio en 1983)
  • Augalų fiziologija ("Fiziologio de plantoj", unu el aŭtoroj,1974)
  • Augalų gyvenimas ("La vivo de la plantoj" de P. Neergaard ; tradukis el Esperanto,1960)
  • Lietuviškas botanikos žodynas ("Litova botanika vortaro" , 1an parton redaktis J. Dagys, 1938)
  • Botanikos terminų žodynas ("Botanika terminaro", redaktis J. Dagys, 1965)
  • Lietuvos TSR flora ("Flaŭro de Litova SSR", 6 volumoj, redaktis J. Dagys, 1959-1980; Ŝtata premio en 1965)

Fontoj kaj notoj redakti

  1. Dum diversaj historiaj periodoj la universitato nomiĝis: Litovia Universitato, Universitato de Vytautas la Granda respektive Vytautas-Magnus-Universitato, Kaŭna Universitato, Kaŭna Ŝtata Universitato de Vytautas la Granda, Kaŭna Ŝtata Universitato
  2. 2,0 2,1 Alfonsas Merkys, On the 100th anniversary of Professor Jonas Dagys, BIOLOGIJA. 2007. Vol. 53. No. 2. P. 1–3
  3. Jolita KLIMAVIČIŪTĖ, Botanikos mokslo centrai Lietuvoje 1919-1943 metais, MOKSLAS IR GYVENIMAS, Nr. 2 (494), 1999. Arkivita el la originalo je 2006-09-27. Alirita 2009-08-18.
  4. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, 1a parto, p. 60
  5. Litova Stelo, n-ro 1, 1993, p. 26
  6. Litova Stelo, n-ro 1, 1991, p. 19