Malfermi la ĉefan menuon

Jonas Hector - naskiĝis la 27-an de majo 1990(nun 1990-05-27) en Saarbrücken, do nun 29-jara - estas germana profesia futbalisto en matĉa pozicio de defendisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de loka klubo SV Auersmacher en Sarlando inter la jaroj 1998 (tiam 8-jara) kaj 2009 kaj unu plenkreskula jaro en tiu klubo, li ekde 2010 estis profesia futbalisto de la klubo 1. FC Köln en Kolonjo. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "3".

Jonas Hector
20180602 FIFA Friendly Match Austria vs. Germany Jonas Hector 850 0692.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1990 (1990-05-27) (29-jara)
en Saarbrücken
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio futbalisto
v  d  r
Information icon.svg