Jonathan POOL, naskita en 1942 en Ĉikago, estas usona fakulo pri politika scienco. Li interalie okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj socilingvistikaj demandoj.

Jonathan Robert Pool

Jonathan Robert Pool sur la retpaĝo de fondaĵo Utilika
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1942
en Chicago, Illinois, Usono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo politikologo • esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1961
vdr

Pool estis profesoro pri politika scienco ĉe pluraj universitatoj usonaj kaj alilandaj: Ŝtata Universitato de Novjorkio, Vaŝingtonio, Mannheim, Bielefeld; en la universitato de Paderborn li laboris pri maŝina instruado kun Helmar Frank. Kune kun Reinhard Selten li verkis la libron Ĉu Mi Lernu Esperanton? Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj, en kiu ili ludoteorie esploras la situacion de ebla lernonto de planlingvo.

Pool kunfondis la Fondaĵon por Esperantiko kun E. James Lieberman kaj Humphrey Tonkin en 1968.

Pool estas fondinto kaj prezidanto de Fondaĵo Utilika, kies celo estas subteni "universalan interagadon" (speciale lingvan). Li kunlaboris en la redaktistaro de la revuo LPLP.

Bibliografio redakti

  • Pool, Jonathan 1977 : De LMLP al LPLP. Nova vesto por la faka revuo, Esperanto, 853 (1), p. 3-4

Eksteraj ligiloj redakti