Jonathan Swift

angla/irlanda verkisto

Jonathan SWIFT ([ˈdʒɒnəθən swɪft]; esperanta enskribo de prononco Ĝonatan Svift; esperantigite Ĝonatano Svifto, aŭ Jonatano Svifto, aŭ Ĵonatano Svifto) (n. la 30-an de novembro 1667 en Dublino, m. la 19-an de oktobro 1745 en Dublino) estis angla/irlanda verkisto.

Jonathan Swift
Jonathan Swift by Charles Jervas detail.jpg
Persona informo
Jonathan Swift
Naskiĝo 30-an de novembro 1667 (1667-11-30)
en Dublino
Morto 19-an de oktobro 1745 (1745-10-19) (77-jara)
en Dublino, Flag of Ireland.svg Irlando
Tombo Katedralo de Sankta Patriko de Dublino [#]
Religio Anglikanismo [#]
Etno Anglo-Irish people [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Whitehaven [#]
Ŝtataneco Reĝlando IrlandoIrlando [#]
Alma mater Kolegio Triunuo • Kolegio Hertford • Kilkenny College [#]
Partio Tories [#]
Subskribo Jonathan Swift
Familio
Patro Jonathan Swift [#]
Patrino Abigail Erick [#]
Gefratoj Jane Swift [#]
Edz(in)o Esther Johnson [#]
Amkunulo Esther Vanhomrigh [#]
Profesio
Alia nomo Isaac Bickerstaff • Lemuel Gulliver • M. B. Drapier • Simon Wagstaff [#]
Okupo poeto • romanisto • satiristo • filozofo • homrajta aktivulo • pamphleteer • anglikana sacerdoto • verkisto • sciencfikcia verkisto • eseisto • publikigisto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • publika konato • pastro [#]
Aktiva dum 1700– [#]
Verkado
Verkoj La vojaĝoj de Gulivero ❦
Modesta Propono ❦
A Tale of a Tub [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li studis teologion en sia naskiĝurbo, venis al Anglio en la jaro 1688 kaj fariĝis la sekretario de la politikisto kaj verkisto Sir William TEMPLE. En Anglio li ankaŭ konatiĝis kun la junulino Esther "Stella" JOHNSON, kiu inspiris lin al la verkado de poemoj kaj la taglibro A journal to Stella (Taglibro por Stela).

Ekde 1699 Jonathan SWIFT denove ekvivis en Irlando, sed li ofte vojaĝis al Londono, por partopreni la politikan vivon tie. En la jaro 1713 li fariĝis dekano de la Dublina Katedralo St. Patrick’s. Ekde tiam lia politika intereso koncentriĝis ĉefe al Irlando.

La verkaron de Swift karakterizas preciza lingvouzo kaj ofte agreseme mokanta humuro. Du partoj el la kvarvoluma satiro Gulliver’s travels (La vojaĝoj de Gulivero) nuntempe apartenas al la klasikaĵoj de la porjunulara literaturo.

Li havis grandan influon al la mondliteraturo. En Esperanto estis Sandor Szathmari, kiu samstile kaj samakre kritikis la homan socion en sia verko Vojaĝo al Kazohinio.

Famaj verkojRedakti

  • The battle of the books (satiro, 1704)
  • A tale of a tub (satiro, 1704)
  • The journal to Stella (taglibro/leteroj, verk. 1710-13, eld. 1784)
  • Gulliver’s travels (4 partoj, 1726; reviziita eldono, 1735)
  • A modest proposal (satiro, 1729)

Esperantaj tradukoj de verkoj de Jonathan SwiftRedakti

 
Kovrilpaĝo de Liliputo; trad: E. M. Prent; 1961

El "Vojaĝoj de Gulivero" / Jonathan Swift

En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p.25 – 31

Gulliver en Liliputlando : (mallongigita) / [Swift. Trad. M. Inman]. Ilustr. de J. R. Monsell. - Londono: Speaight and Sons, [proks. 1910]. - 62 p. : ilustr.

Unua vojaĝo de Gulivero: Liliputo / Jonathan Swift. El angla lingvo trad. Ethel M. Prent. Antauparolo Edward Ockey. - [London]: Maitland, [1961]. - 63 p.

La vojaĝoj de Gulivero / esperantigis Jos. A. de Roos. - Tilburgo: Smits

Rete legebla verkoRedakti