Joniškis

urbo en Litovio

Joniškis - "urbo de sankta Johano" - estas urbo en la nordo de Litovio, 40 kilometrojn norde de Šiauliai kaj 14 kilometrojn sude de la limo al Latvio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Joniškis, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai. En 2023 en la urbo vivis 8 466 loĝantoj sur areo de 8,95 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 946 loĝantoj/km².

Joniškis
la "balta sinagogo" (ekzistas ankaŭ ruĝa, brika)
la "balta sinagogo" (ekzistas ankaŭ ruĝa, brika)
la "balta sinagogo" (ekzistas ankaŭ ruĝa, brika)
urbosetlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Šiauliai (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Joniškis
Poŝtkodo LT-84001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 466  (2023) [+]
Loĝdenso 946 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 14′ N, 23° 37′ O (mapo)56.23333333333323.616666666667Koordinatoj: 56° 14′ N, 23° 37′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 8,95 km² ( 895 ha) [+]
Joniškis (Litovio)
Joniškis (Litovio)
DEC
Joniškis
Joniškis
Situo de Joniškis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Joniškis [+]
vdr

Joniškis situas ĉe internacie frekventata fervoja linio kaj strato de Šiauliai al Riga, kiu ligas la baltajn landojn. Ekde 2005 la aŭta kaj kamiona trafiko ne plu fluas tra la urbocentro, sed pasas distance.

La urbo skribe unuafoje menciiĝis dum 1523 kaj dum 1616 ricevis la formalajn urbajn rajtojn. La urba blazono cetere ne montras, kiel eblus pensi laŭ la nomo de la urbo, la sanktan Johanon, sed la arkianĝelon Mikaelo, kiu venkas drakon. Ke la urbo havas kristanan nomon kaj blazonon, estas escepto en Litovio, kiu pli longe ol iu alia lando de Eŭropo estis nekristana, kaj kies loĝantoj ekbaptiĝis nur ekde la 14-a jarcento.

Partnera urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
piedirka strato