Joop Kiefte

nederlanda esperantisto kaj programisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Abel Johannes (Joop) Kiefte (prononco: [joŭp kiftə]), kromnomata LaPingvino (naskiĝis la 25-an de januaro 1989 en Ede), estas nederlanda esperantisto, komitatano de TEJO por EUROKKA kaj NEJ 2008-2010 kaj 2015-2016 kaj iama administranto de Pasporta Servo (ekde 2008). Li venas de Ede (Nederlando). Post studo ĉe faklernejo li kelkajn jarojn vivis en Brazilo, poste en Belgio, denove en Nederlando kaj nun en Portugalio. Li estas bahaano.

Joop Kiefte
Persona informo
Naskonomo Abel Johannes Kiefte
Aliaj nomoj LaPingvino, jan Mimoku
Naskiĝo 25-an de januaro 1989 (1989-01-25) (35-jaraĝa)
en Ede
Lingvoj EsperantonederlandaTokiponoanglaportugalahispanafrancagermanaIdo
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistoprogramistoidistopoligloto • tokiponisto
TTT
Retejo https://joop.kiefte.eu/
Esperanto
Esperantistiĝis en 2005
vdr

Joop esperantistiĝis en 2005 kaj komence aktivis precipe interrete. Li entreprenas diversajn retajn iniciatojn: En 2005 li starigis publikan promeson en PledgeBank pri atingo de 20 milionoj da Esperanto-parolantoj. Li ankaŭ starigis retpaĝaron Iom Post Iom kaj partoprenis en la elsendoj de la podkasto Junula Radio Internacia. Joop estas ankaŭ aktivulo de la liberprogramara movado kaj tiel ludis kernan rolon en la tradukado al Esperanto de la operaciumo Ubuntu kaj de ipernity.

Joop estas dumviva membro de UEA kaj ekde la jaro 2008 aktivis en TEJO kiel komitatano kaj administranto de Pasporta Servo, kiun li tiam transprenis de Derk Ederveen, sed poste pludonis al pli vasta teamo de TEJO-aktivuloj. Kelkajn jarojn poste li estis aktiva komitatano de TEJO por NEJ.

Ekde 2019 ĝis 2020 li deĵoris kiel prezidanto en la estraro de TEJO.

Krom Esperanto, li estas ankaŭ aktiva uzanto de Tokipono (i.a. moderatoro de la dissendolisto "tokipona" ĉe Yahoo! Groups). Li ankaŭ kreis skribsistemon por Tokipona, starigis la nuntempe plej uzatan Tokiponan grupon en Facebook.

Li okupiĝas ankaŭ pri Ido.

Eksteraj ligiloj redakti