Jordan S. JOVKOV (naskiĝinta en 1880 en Zeravna; mortinta en 1937 en Plovdiv) estis bulgara verkisto. Li skribis ĉefe pri la kamparana vivo en Bulgario.

Jordan Jovkov
Persona informo
Йордан Йовков
Naskonomo Йордан Стефанов Йовков
Naskiĝo 9-an de novembro 1880 (1880-11-09)
en Zheravna,  Orienta Rumelio
Morto 15-an de oktobro 1937 (1937-10-15) (56-jaraĝa)
en Plovdiv
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo centra tombejo de Sofio vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Sofia Universitato vd
Profesio
Okupo verkistoinstruistodramaturgoredaktoro • prozisto • poeto vd
Aktiva dum 1910– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kovrilpaĝo de Jordan Jovkov: Rakontoj, Sofio, 1986

La Bulgara Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo "Paco" aperigis 23-paĝan broŝuron pri li en 1980, okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.

En Esperanto aperis redakti

  • Patro kaj filo kaj aliaj rakontoj. Tradukis Ĥristo Iskrov. Purmerend 1938. 35 paĝoj. (Muusses Esperanto-Biblioteko 19.) Enhavas: Patro kaj filo. Du malamikoj. Kolombo ĉe fenestro. La cervino.
  • Elektitaj rakontoj. Tradukis Ĥristo Iskrov, David Sasonov kaj Kruco. Asenovgrad 1938. 46 paĝoj. Enhavas: Ŝibil. Serafimo. Albena. Ĉaso kun leporhundoj. La edziniĝo de Vasilena. Trezoro.
  • La blanka hirundo. Tradukis Stefka Hristova. En: Bulgara prozo, Sofio 1960, p. 71–76.
  • Rakontoj. Sofia 1986. 247 paĝoj.