Jordana normala formo

(Alidirektita el Jordana formo)

En lineara algebro, jordana normala formojordana kanona formoklasika kanona formo aŭ pli mallonge jordana formo de n×n kvadrata matrico A estas matrico J=P−1AP kiu havas certan formon.

Ĝi estas nomita en honoro de Camille Jordano.

Difino redakti

Ĝenerale, kompleksa kvadrata matrico A estas simila al bloka diagonala matrico J (ekzistas inversigebla matrico P tia ke P−1AP = J):

 

kie ĉiu bloko Ji estas kvadrata matrico de formo

 

Ne-nulaj elementoj de J estas nur sur la ĉefdiagonalo kaj la super-diagonalo. J estas la jordana normala formo de A. Ĉiu Ji estas jordana bloko de A. En ĉiu jordana bloko, ĉiu elemento sur la super-diagonalo estas 1.

Estas jenaj propraĵoj:

  • Inkluzivante oblecojn, la ajgenoj de J, la samaj kiel ajgenoj de A, estas la diagonalaj elementoj de J.
  • Por ĉiu ajgeno λi, ĝia geometria obleco estas dimensio de Ker(A-λi I), kaj ĝi estas kvanto de jordanaj blokoj respektivaj al λi.
  • Sumo de ampleksoj de ĉiu jordanaj blokoj respektiva al ajgeno λi estas ĝia algebra obleco.
  • A estas diagonaligebla se kaj nur se por ĉiu ajgeno λi de A, ĝia geometria kaj algebra oblecoj egalas. Aŭ, ekvivalente, n×n matrico A estas diagonaligebla se kaj nur se sumo de dimensioj de la ajgenspacoj estas n. Aŭ, ekvivalente, se kaj nur se A havas n lineare sendependajn ajgenvektorojn. Ne ĉiu matrico estas diagonaligebla.
  • Jordana bloko respektiva al λ estas de formo λ I + N, kie N estas nulpotenca matrico difinita kiel Nij = δi,(j-1) (kie δ estas la delto de Kronecker). La nulpotenceco de N povas esti uzata en kalkulado de f(A) kie f estas kompleksa analitika funkcio. Ekzemple, la jordana formo povas doni fermitan forman esprimon por la eksponenta funkcio exp(A).

Ekzemplo redakti

Estu matrico:

 

Inkluzivante oblecon, ajgenoj de A estas 1, 2, 4, 4. La dimensio de la kerno de A-4 I estas 1, tiel A estas ne diagonaligebla. Tamen, estas inversigebla matrico P tia ke A = PJP−1 kie

 

estas preskaŭ diagonala. Ĉi tiu estas la jordana normala formo de A.

Ĝeneraligitaj ajgenvektoroj redakti

Konsideri la matrico A de la ekzemplo en la antaŭa sekcio. La jordana normala formo estas ricevita per iu simileca transformo P−1AP = J, kio estas

 

Estu P konsistanta de kolumnaj vektoroj pi, i = 1, ..., 4, tiam

 

Do

 

kaj

 

Por i=1, p1 ∈ Ker(A-5I), do p1 estas ajgenvektoro de A respektiva al la ajgeno 5. Por i = 2, 3, 4, tamen, pi ∈ Ker(A-5I)i. Ĉi tiaj vektoroj estas ĝeneraligitaj ajgenvektoroj de A.

Tial, por ĉi ajgeno λ, al ĝi respektivas la jordana ĉeno. La generilo, aŭ konduka vektoro pr, de la ĉeno estas ĝeneraligita ajgenvektoro tia ke (A-λ I)rpr = 0, kie r estas la amplekso de la jordana bloko. La vektoro p1 = (A-λ I)r-1pr estas ajgenvektoro respektiva al λ. Ĝenerale, pi estas antaŭbildo de pi-1 sub A-λ I. Tiel la konduka vektoro generas la ĉenon per multipliko per A-λ I.

Pro tio, frazo ke ĉiu kvadrata matrico A povas esti prezentita en jordana normala formo signifas ke ekzistas bazo konsistanta nur de ajgenvektoroj kaj ĝeneraligitaj ajgenvektoroj de A

Unikeco redakti

La jordana normala formo de donita matrico A estas unika supren ĝis la ordo de la jordanaj blokoj.

Scio de algebra kaj geometriaj oblecoj de la ajgenoj estas ne sufiĉa por difini la jordanan normalan formon de A. Estu m(λ) la algebra obleco de ajgeno λ, do la strukturo de la jordana formo sekvas el rangoj de la potencoj (A-λ I)m(λ). Ekzemple n×n matrico A havu nur unu ajgenon λ. Tiel m(λ)=n. La plej malgranda entjero k1 tia ke

 

estas la amplekso de la plej granda jordana bloko en la jordana formo de A. (Ĉi tiu nombro k1 estas ankaŭ nomata kiel la indekso de λ. La rango de

 

estas la kvanto de jordanaj blokoj de amplekso k1. Simile, la rango de

 

estas dufoje la kvanto de jordanaj blokoj de amplekso k1 plus la kvanto de jordanaj blokoj de amplekso k1-1. Simile, la rango de

 

estas trifoje la kvanto de jordanaj blokoj de amplekso k1 plus dufoje la kvanto de jordanaj blokoj de amplekso k1-1 plus la kvanto de jordanaj blokoj de amplekso k1-2. La ĝenerala okazo estas simila. Ripetado tiamaniere donas la precizan jordanan strukturon de A.

Ĉi tiu povas esti uzita al montri la unikeco de la jordana formo. Estu J1 kaj J2 du jordanaj normala formoj de A. Tiam J1 kaj J2 estas simila kaj havas la saman spektron, inkluzivante la algebrajn oblecojn de la ajgenoj. La proceduro supre priskribita povas esti uzata por difini la strukturon de ĉi tiuj matricoj. Pro tio ke rango de matrico estas konservata, per simileca transformo, estas reciproke unuvalora surĵeto inter la jordanaj blokoj de J1 kaj J2. Ĉi tiu demonstras la unikecon.

Potencoj redakti

Se n estas natura nombro, la n-a potenco de matrico en jordana normala formo estas direkta sumo de supraj triangulaj matricoj, sekve de bloka multipliko. Pli aparte, post potencigo ĉiu jordana bloko estas supra triangula bloko. Ĉiu triangula bloko konsistas el λn sur la ĉefdiagonalo,  λn-1 sur la supra diagonalo, kaj tiel plu.

Ekzemple:

 
 

Konsekvencoj redakti

Spektra surĵeta teoremo redakti

Uzante la jordanan normalan formon, direkta kalkulo donas spektran surĵetan teoremon por polinomo: Estu A n×n matrico kun ajgenoj λ1, ..., λn, tiam por ĉiu polinomo p, p(A) havas ajgenojn p(λ1), ..., p(λn).

Cayley-Hamiltona teoremo redakti

La Cayley-Hamiltona teoremo asertas ke ĉiu matrico A kontentigas sian karakterizan ekvacion: se p estas la karakteriza polinomo de A, tiam p(A) = 0. Ĉi tio povas esti montrita per direkta kalkulo en la jordana formo.

Cifereca analitiko redakti

Se la matrico A havas oblajn ajgenojn, aŭ estas proksime al matrico kun oblaj ajgenoj, tiam ĝia jordana normala formo estas tre delikata al perturboj. Konsideru ekzemple matricon

 

Se ε = 0, tiam la jordana normala formo estas simple

 

Tamen, por ε ≠ 0, la jordana normala formo estas

 

Ĉi tiu kondiĉeco faras tre malfacilan, ellabori fortikan ciferecan algoritmon por la jordana normala formo, ĉar la rezulto dependas kritike de tio ĉu du ajgenoj estas konsiderataj kiel egalaj. Pro ĉi tiu kaŭzo, la jordana normala formo estas kutime evitita en cifereca analitiko; la stabila malkomponaĵo de Schur estas ofte pli bona alternativo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti