Jordi Carbonell i Pinyol

Kataluna esperantisto
17 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 13 aŭg. 2021.

Jordi Carbonell i Pinyol (Barcelono, 4-an de februaro 1933 - Barcelono, 8-an de novembro 2024) estis apotekisto kaj kataluna esperantisto kaj Esperanto-vortaristo. Longe studis muzikon sub la gvido de Cristòfor Taltabull. En 1965 li kunlaboris kun la prestiĝa katalunlingva revuo Serra d'Or kiel muzik-kritikisto, kie li montris apartan intereson pri la klasika muziko de la 20-a jarcento.[1][2][3][4] Li aktivadis en la asocio de la loĝantoj de la kvartalo Poble Sec en Barcelono kaj kiel instruisto de la kataluna lingvo por plenkreskuloj.[5] Li membris en la Leksikografia Kunordiga Komisiono pri Sciencoj (1978-1982), ligita al la Instituto de Katalunaj Studoj, kiu celis disvolvigi la sciencan terminaron en la kataluna.[6][7]

Jordi Carbonell i Pinyol
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1933 (1933-02-04)
en Barcelono
Morto 8-an de novembro 2024 (2024-11-08) (91-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunaEsperanto
Loĝloko Barcelono
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
apotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kiel esperantisto, li membris en la ĵurio de la Internaciaj Floraj Ludoj kaj estis prezidanto de la Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) de 1987, dum la Centjariĝo de Esperanto, ĝis 1990.[8] Li tradukis al la kataluna la biografion de Zamenhof verkitan de Marjorie Boulton.[9] Kun Hèctor Alòs i Font li verkis vortaron Esperanto-katalunan (1a eld., [aprilo] 1997; 2a rev. eld., [sept.] 1997; 3a eld. kiel e-libro [pdf], 2003).[8]

Verkoj

redakti
  • 1997: Diccionari essencial Esperanto-català. Sabadell: Associació Catalana d’Esperanto. Kataluna Esperanto-Asocio. — "La lasta (parta) traduko de PIV 1970 kun PIVS 1987 al etna lingvo, forlasanta ĉirkaŭ du trionojn de la PIV-aj kapvortoj, aldonanta kaj markanta ĉirkaŭ 40 ne-PIV-ajn vortojn."[8]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti