Jorg De Mulder

(Alidirektita el Jorg de Mulder)

Jorg De Mulder - naskiĝis la  5-an de junio 1974(nun 1974-06-05), do nun 49-jara - estas flandra tradukisto kaj esperantisto. Tuj post esperantistiĝo en 1991, do en sia 17-a vivjaro, li iĝis aktivulo kaj baldaŭ estrarano de Flandra Esperantista Junulara Asocio, la landa sekcio de TEJO en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, kaj plurajn jarojn estis prezidanto de FLEJA. Aldone interalie li de 1995 ĝis 1997 estis vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO. Post studo de la germana, rusa kaj ĉina lingvoj en la instituto de tradukistoj kaj interpretistoj de Antverpeno, li nun laboras kiel tradukisto. En internaciaj rondoj, li ade substrekis ke en lia nomo laŭ kutimo de Flandrio la nomero "De" skribendas majuskle, dum en Nederlando ĝi kutime skribiĝas minuskle.

Jorg De Mulder
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de junio 1974(nun 1974-06-05) (49‑jara)
Lingvoj Esperanto
Nacieco flandro
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj FLEJA
TEJO
vdr

En 1998 li estis la redaktoro de la rubriko Noticoj en Monato[1]

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.