Jorge Amado (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1912, mortis la 6-an de aŭgusto 2001) estis brazila verkisto.

Jorge Amado
Persona informo
Jorge Leal Amado de Faria
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1912 (1912-08-10)
en Itabuna
Morto 6-an de aŭgusto 2001 (2001-08-06) (88-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Religio ateismo vd
Lingvoj brazilportugalaportugala vd
Loĝloko Salvador de Bahio vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law vd
Subskribo Jorge Amado
Familio
Gefratoj James Amado vd
Edz(in)o Zélia Gattai vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • romanisto • politikisto vd
Aktiva en Fundação Casa de Jorge Amado vd
Aktiva dum 1931– vd
Verkado
Verkoj Gabriela, kariofilo kaj cinamo ❦
Dona Flor and Her Two Husbands ❦
Tieta ❦
Captains of the Sands ❦
Tereza Batista: Home from the Wars vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel filo de kakaoplantistoj li naskiĝis apud Itabuna, Bahia. En la havenurbo Ilhéus li pasigis sian junecon. De 1930 ĝis 1934 li studis juron en Rio de Janeiro. Lia unua romano O País do Carnaval aperis en la jaro 1931.

Jorge Amado

Pro siaj komunismaj idealoj Jorge Amado ekde 1936 plurfoje estis arestita. En 1941 li devis forlasi Brazilon. Li trovis azilon en Argentino kaj Urugvajo; en 1945 li revenis al sia patrujo, sed fuĝis tri jarojn poste al Francio kaj Ĉeĥio. En 1952 li revenis hejmen.

En sia frua verkaro Amado precipe kritikis la socion. Fine de la 1950-aj jaroj li pli kaj pli forlasis la politikan temaron: Ironio kaj humuro, erotiko kaj la religiaj moroj de la afrikdevenaj brazilanoj iĝis gravaj eroj de lia verkaro, el kiu granda parto estas filmita.

Jorge Amado mortis en Salvador de Bahio.

Listo de verkoj redakti

  • O País do Carnaval (Lando de Karnavalo) (romano, 1931)
  • Cacau (Kakao) (romano, 1933)
  • Suor (Svito) (romano, 1934)
  • Jubiabá (romano, 1936)
  • Mar morto (Morta maro) (romano, 1936)
  • Capitães de areia (Kapitanoj je sablo) (romano, 1937)
  • Vida de Luís Carlos Prestes (Vivo de Luís Carlos Prestes) (biografio, 1942)
  • Terras do sem fim (Landoj de senfino) (romano, 1943)
  • São Jorge dos Ilhéus (romano, 1944)
  • Gabriela, cravo e canela (Gabriela, kariofilo kaj cinamo) (romano, 1958)
  • Os velhos marinheiros (La maljunaj maristoj) (romano, 1961)
  • Os pastores da noite (La noktaj paŝtistoj) (romano, 1964)
  • Dona Flor e seus dois maridos (Sinjorino Flor kaj siaj du edzoj) (romano, 1966)
  • Tenda dos milagres (Tendo de mirakloj) (romano, 1969)
  • Tereza Batista, cansada da guerra (Tereza Batista, laca per milito) (1972)
  • Tieta do Agreste (Tieta el Agrestlando) (romano, 1977)
  • Tocaia Grande (Granda gvatado) (romano, 1985)
  • O sumiço da santa (La malapero de sanktulino) (romano, 1988)

En Esperanto aperis redakti

La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko: novelo / El la portugala "A Morte e a Morte de Quincas Berro-d'Água" trad. Geraldo Pádua. - Chapecó: Eld. Fonto, 1984. - 111 p.