Ĝermolisto de ĉiliaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Jorge Tachauer)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

C redakti

Hector Campos Grez redakti

Hector Campos Grez ( naskiĝis la 20-an de septembro 1963) estas ĉilia esperantisto, advokato, universitata profesoro, skoltisto kaj radioamatoro esperantista (eksa CE4JLK, nuna CE4CK). Lernis Esperanton per koresponda kurso en 1978, ekde tiam aktivas en la ĉilia esperantista movado. Estis redaktoro de La Skolta Mondo ( oficiala organo de Skolta Esperanto-Ligo), Ĝenerala Sekretario de SEL kaj nuntempe ĝia prezidanto; kaj estas Nacia Reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo por Ĉilio. Li starigis atelierojn pri Esperanto dum la Tutamerika Skolta Ĵamboreo (1989) kaj 19a Monda Skolta Ĵamboreo ( 27-12-1998 al 06/01/1999). Li kutime propagandas Esperanton en skoltaj eventoj.

De la jaro 2007 ĝis 2012, li estas la dua prezidanto de Ĉilia Esperanto-Asocio, post Iván Mättig Catalán (1977-2007). Li starigis la Someran Esperanto-Tendaron (2009) por praktiki kaj lerni Esperanton per familia etoso dum tendaro.

M redakti

Iván Mättig Catalán redakti

Iván Mättig Catalán estas pensiulo, kaj esperantisto ekde 1958. Lernis Esperanton kiam li estis seminaristo en katolika seminario en Valdivio. Poste li forlasis la seminarion, edziĝis kaj dediĉis sin al disvastigado kaj instruado de Esperanto. Li kreis perkorespondan kurson per kiuj multaj nunaj esperantistoj lernis la lingvon. Ankaŭ li estis reprezentanto de la revuo El Popola Ĉinio por Ĉilio. Lia kolekto de kovertoj kaj poŝtmarkoj estas fama inter ĉiliaj esperantistoj. Li prezidis Ĉilian Esperanto-Asocion ekde ĝia fondiĝo 1977 ĝis 2007; en 2022 li estis denove enpostenigita kiel kasisto de ĈEspA.

T redakti

Jorge Tachauer Szabó redakti

Jorge Tachauer Szabó (naskiĝis la 7-an de oktobro 1952) estas ĉilia esperantisto. Li estis membro de la komitato de UEA 1989-1992. Kun Daniel Zanelli Chávez li multajn jarojn redaktis la bultenon "La verda sago" de Ĉilia Esperanto-Asocio. Li estis la fondinto de Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO, 1977) kune al mormona misiisto Wayne Illes.

Z redakti

Daniel Zanelli Chávez redakti

Daniel Zanelli Chávez estas ĉilia esperantisto. Kun Jorge Tachauer Szabö li multajn jarojn redaktis la bultenon "La verda sago" de Ĉilia Esperanto-Asocio. Li estis universitata profesoro pri matematiko ĉe la Teknika Universitato de Santiago, kaj la Pedagogia Instituto de Universitato de Ĉilio. Li estis arestita en septembro 1973, dum la putĉo de Pinochet, en la Nacia Stadiono. Kune al Iván Mättig Catalán instruis Esperanton laŭ la Cseh-metodo en Santiago. Li tradukis teatraĵojn por prezenti en la kongresoj de ĉiliaj esperantistoj. S-ro Zanelli ankaŭ kreis kurson de Esperanto, kiu uzis spritaĵojn por instrui ĝin.