Joris HOEFNAGEL (konata ankaŭ kiel Georg Hufnagel) (Antverpeno, 1542 - Vieno, 1600) estis flandra artisto.

Joris Hoefnagel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1542 (1542-01-01)
en Antverpeno
Morto 9-an de septembro 1600 (1600-09-09) (58-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Suda Nederlando
Familio
Patro Jacques Hoefnagel
Infano Jacob Hoefnagel
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • kartografo • scienca ilustristo • gravuristo • desegnisto
vdr

Hoefnagel estas grava figuro de la periodo de transiro inter la mezepoka pentrarto kaj la pentrarto de aĵpentraĵoj de la Renesanco. Kiel kutime en la epoko, Hoefnagel tre diverse interesiĝis: nome pri poezio, latino, ludado de variaj muzikinstrumentoj kaj parolado de kelkaj lingvoj. Ankaŭ liaj artaj kontribuoj estas variaj: li desegnis, faris mapojn, olepentraĵojn kaj ilustraĵojn. Li estis devena de riĉa familio de ŝtontajlistoj de diamantoj, kaj veturis tra Granda Britio, Francio kaj Hispanio. Dum tiuj veturoj li faris nombrajn kartografiajn desegnojn kiujn li uzis poste por realigo de atlaso sesvolumoj.

Urbo Santandero, en pentraĵo de Joris Hoefnagel de la fino de la 16-a jarcento. Tiu ĉi estas la plej malnova bildo de la urbo.
Iluminaĵo el Mira calligraphiae monumenta.

En aŭtuno 1577, post hispanaj trupoj konkeris Antverpenon, Hoefnagel kaj la kartografo Abraham Ortelius veturis suden. Dume Alberto 5-a, la duko de Bavario, nomumis lin kortega artisto. Estis tiam kiam Hoefnagel realigis sian unuan verkon pri natura historio. En 1591, Hoefnagel laboris en la kortego de la germana imperiestro Rudolfo la 2-a, fama pro sia kabineto de kuriozaĵoj pro kio li preskaŭ malatentis la statajn aferojn. Hoefnagel helpita de sia filo, Jacob Hoefnagel (1575-1630), pentris la zoologiajn trezorojn de la imperiestro. Tiu verko, konservita en la Nacia Biblioteko de Vieno, nome la Hofbibliothek, estas komponita de 90 olepentraĵoj pri birdoj kaj elstare inkludas ankaŭ ilustraĵon de dodo.

Inter aliaj ilustritaj verkoj de Hoefnagel elstarindas Civitates Orbis Terrarum (La urboj de la mondo) (1572) de Georg Braun (1541-1622), pastro de la Katedralo de Kolonjo. Tiu estis la unua atlaso dediĉita al la urboj de la mondo kaj inkludas 363 planojn kiuj priskribas 480 urbojn. Tiu libro ege populariĝis kaj reeldoniĝis regule ĝis la 18-a jarcento. Tiu atlaso estis antaŭita, en 1570 de la verko Theatrum orbis terrarum de Abraham Ortelius (1527-1598). Li veturis tra Hispanio el 1563 ĝis 1567, kie eble li koincidis kun Anton van den Wyngaerde, kiu estis plenumante similan komision por Filipo la 2-a.