José Antonio Vergara

kuracisto pri epidemiologio, universitata instruisto kaj ĉilia esperantisto

José Antonio VERGARA (naskiĝis la 21-an de julio 1962) estas ĉilia esperantisto. Vergara estas kuracisto pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Lerninta Esperanton per koresponda kurso en 1982, li estas aktivulo pri lingva diverseco kaj homaj rajtoj. Li loĝas en Puerto Montt, Ĉilio.

José Antonio Vergara
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1962 (1962-07-21) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉilio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aktivado en UEA redakti

Jose estas dumviva membro de UEA. Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono de UEA, inter la jaroj 2007 kaj 2010 li estis estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, inter la jaroj 2010 kaj 2013 B-komitatano de UEA, elektita de ties individuaj membroj. La 20-an de julio 2013 José Antonio VERGARA dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, ĝis la fino de la mandato en 2016.

Li redaktoris la libron En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Internacia Scienca Asocio Esperantista redakti

José-Antonio Vergara estas prezidanto de ISAE depost 2011[1]. Li instigis la uzon de neoficiala nomo por la asocio: Internacia Scienca Asocio Esperanta (anstataŭ 'Esperantista'). Tamen, la statuto registrita en Nederlando (Kamer van Koophandel) sub lia prezidanteco estas Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiu do restas la oficiala nomo de la Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Salutas d-ro Vergara, ISAE-prezidanto ekde 2011-07-26. José-Antonio Vergara. Scienca Revuo.vol. 62, nr-o. 227 (2011)