José Ezquerra
José EZQUERRA BERGÉS (Vinaceite, Teruel, 1880 - Barcelono, 17-an de aŭgusto 1965) estis aktivulo de la porblindulara movado en Hispanio.
José Ezquerra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1880 en Vinaceite |
Morto | 17-an de aŭgusto 1965 (85-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto aktivulo |
Li perdis sian vidkapablon 13-jara. 1905 li fondis la Reĝan Asocion por Blinduloj ("Real Asociación Española en favor de los ciegos").
Fondinto kaj Prezidanto de la Blindulara Hispana Asocio (ONCE) inter 1945 kaj 1959.
Li estis Esperantisto de la jaro 1907 kaj multe aktivis en la Movado. Li fondis la Blindularan Esperantan Fakon en la sino de Hispana Esperanto-Federacio, kies unua Prezidanto li ankaŭ estis. Lia persona influo kiel publika homo multe kontribuis ebenigi malfacilaĵojn dum la unua epoko post la civila milito.
Li publikigis brajlajn Esperantajn Gramatikojn kaj tradukis plurajn verkojn per brajla sistemo.