Malfermi la ĉefan menuon

José Manuel Caballero Bonald

José Manuel Caballero Bonald (Jerez de la Frontera, 11a de novembro 1926) estas hispana verkisto, kiu elstaris ĉefe kiel poeto.[1] La zorga uzado de la lingvaĵo kaj la barokismo estas ĉefaj trajtoj de lia verkaro. Li estas ankaŭ agnoskita flamenkologo.[2]

José Manuel Caballero Bonald
Caballero Bonald.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1926 (1926-11-11) (93-jara)
en Jerez de la Frontera
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Sevilo
Profesio
Profesio poeto • verkisto • scenaristo • romanisto • eseisto
TTT
Retejo http://www.fcbonald.com/
Information icon.svg
vdr

Li studis Filozofion kaj Beletroj en Sevilo inter 1949 kaj 1952 kaj naŭtikon kaj astronomion en Kadizo. En tiuj samaj jaroj li ekrilatis kun la kordovaj poetoj de la revuo "Cántico", kiel Pablo García Baena. Li publikigis sian unuan poemaron, Las adivinaciones, en 1952, post atingi per tiu honoran mencion de la Premio Adonais. Li estis profesoro en Bogoto. En la kolombia ĉefurbo li verkis sian unuan romanon nome Dos días de septiembre, kiu ricevis en 1961 la Premion Biblioteca Breve kaj estis publikigita la postan jaron, Tie li ankaŭ havis sian unuan filon.[3]

Reveninte el Kolombio, li perdis intereson pro la literaturo kaj centriĝis en la lukto kontraŭfrankisma.[4] Tamen, poste li plue publikigis poezion kaj ricevis premiojn kaj omaĝojn.

La 29an de novembro 2012 li ricevis la Premion Cervantes.[5]

NotojRedakti

  1. "Yo no sabría escribir, ni siquiera vivir, si estuviera seguro de todo" en Diario de Jerez, alirita la 18an de novembro 2019.
  2. Marcos, Javier Rodríguez (11a de novembro 2016). «Caballero Bonald celebra sus 90 años con un libro de retratos literarios». El País. Alirita la 18an de novembro 2019.
  3. A. Cala. No pasa el tiempo para el navegante, Diario de Jerez, 10.04.2013; alirita 11.04.2013
  4. Cruz, Juan (9a de junio 2019). «Caballero de “la exacerbación y la desgana”». El País. ISSN 1134-6582. Alirita la 18an de novembro 2019.
  5. Caballero Bonald, Premio Cervantes 2012 Alirita la 18an de novembro 2019.