José Manuel Reverte

José Manuel REVERTE Coma (Madrido, 1922 - Madrido, 5an de majo 2017) estis hispana kuracisto, antropologo, esploristo, politikisto kaj verkisto.

José Manuel Reverte
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1921 (1921-11-30)
en Madrido
Morto 5-an de majo 2017 (2017-05-05) (95-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis en Hispanio, kie li specialiĝis en patologia anatomio kaj endokrinologio (li estis disĉiplo de la instruistoj Julián Sanz kaj Gregorio Marañón) kaj en Usono (en la Smithsonian Institution de Vaŝingtono). En 1950 li translokiĝis al Panamo, kie li laboris por la Monda Organizaĵo pri Sano konstruante kuracejojn en kamparaj zonoj kaj enketante pri tropikaj malsanoj. Li eĉ estis profesoro de antropologio kaj etnologio en la Sankta Katolika Universitato María La Antigua ĝis 1968, jaro en kiu li revenis al Hispanio.

En 1971 li iĝis urbestro de Benidorm, posteno kiun li praktikis ĝis 1973.[1] Poste li estis estro de la Fako de Jura Medicino de la Universitato Complutense de Madrido, kaj li pelis la kreon de la Laboratorio de Jura Antropologio kaj de la Universitata Muzeo de Jura Antropologio kaj Krimiko kiu, de 1997, nomiĝas Muzeo "Instruisto Reverte Coma de Jura Antropologio, Paleopatologio kaj Krimiko". Li skribis multnombrajn verkojn pri fizika antropologio, kaj ankaŭ pri antropologio kaj etnografio de amerikaj popoloj.

Dum lia urbestrado, la 12an de decembro de 1971, li inaŭguris straton kun la nomo "Esperanto", kiu ankoraŭ ekzistas.

Referencoj redakti

  1. Arkivita Histórico de Alcaldes
Antaŭulo:



Jaime Barceló Pérez
Urbestro de Benidorm



1971-1973
Sekvanto:



Miguel Pérez Devesa