José María Escrivá de Balaguer

hispana romkatolika teologo kaj sanktulo

Sankta Josemaría Escrivá de Balaguer (naskiĝis en Barbastro, Huesca la 9-an de januaro 1902, mortis en Romo la 26-an de junio 1975) estis hispania sacerdoto kaj katolika sanktulo, fondinto de Opus Dei. Li naskiĝis kiel José María Escrivá de Balaguer y Albás, nomo kiun li poste ŝanĝis al la plej konata Josemaría, kun kiu li estis sanktigita.

José María Escrivá de Balaguer
Persona informo
Josemaría Escrivá de Balaguer
Naskonomo José María Julián Mariano Escrivá Albás
Naskiĝo 9-an de januaro 1902 (1902-01-09)
en Barbastro
Morto 26-an de junio 1975 (1975-06-26) (73-jaraĝa)
en Romo
Mortis per malsano vd
Tombo prelatic church of Our Lady of Peace vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanaitala vd
Loĝloko BarbastroLogronjoZaragozoMadrido • Villa Tevere vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Faculty of Law of the University of Zaragoza • Universitato Centra de Madrido • Pontifika Laterana Universitato • San Lorenzo School of the Piarists vd
Familio
Patro José Escriba y Corzán vd
Patrino María de los Dolores Albás y Blanc vd
Gefratoj Santiago Escrivá de Balaguer y Albás • Carmen Escrivá de Balaguer y Albás • María Asunción Escrivá Albás • María de los Dolores Escrivá Albás • María del Rosario Escrivá Albás vd
Parencoj Mariano Albás Blanc vd
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • verkistoadvokato vd
Verkado
Verkoj Opus Dei vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis José Escrivá y Corzán kaj María Dolores Albás y Blanc. Li havis 4 gefratojn inter kiuj 2 fratinoj mortis estantaj ankoraŭ infanaj.

En 19171918 li sentis ke Dio petis ion de li, kaj decidis fariĝi sacerdoto. Post tio li studis en la seminarioj de Logronjo kaj Zaragozo, kie li fariĝis sacerdoto en 1925. Lia patro mortis en 1924, sen vidi tion.

En 1928 li fondis Opus Dei (latine verko de Dio), kiu ebligas al katolikoj sekularaj vojon religian de alproksimiĝo al sankteco. Li kuraĝigis la piulojn libere partopreni la politikan kaj ekonomian vivon.

Liajn ĉefajn pensojn li verkis en la libro Vojo, unue publikigita en 1939 kaj tradukita al pli ol 40 lingvoj, inter kiuj Esperanto.

En la 40-aj jaroj Escrivá komencis la ekspansion de Opus Dei. Li translokiĝis en 1946 al Romo, kie li klopodis gajni la eklezian aprobon de sia organizaĵo.

En 1968 li estis nomumita Markizo de Peralta.

En 1972 li vojaĝis al Hispanion, kaj en 1974 kaj 1975 al Amerikon, sterninta sian instruecojn pri la universala voko al la sankteco.

José María Escrivá forpasis en 1975. Post rapida procezo, sub la regado de Papo Johano Paŭlo la 2-a, li estis beatigita en majo 1992 kaj kanonizita la 6-an de oktobro 2002.

Polemikoj redakti

Oni diris ke post la Hispana Enlanda Milito, li akiris proksimecon al la reĝimo de Francisco Franco, ĉar inter liaj ministroj troviĝis kelkaj anoj de la organizaĵo, kvankam ankaŭ membroj de Opus Dei estis eĉ deportitaj de Hispanio dum la reĝimo.

Verkoj redakti

 
 La plej grava verko pri spiritualeco de la lastaj tempoj "CAMINO” (VOJO)

de la fondinto de "Opus Dei” jam estas tradukita al Esperanto. Ni povas fieri pro tio. La 320-paĝa libro aperis en Madrido okaze de la 53-a Universala Kongreso de Esperanto. Paroli pri la graveco de la famkonata verko de Monsinjoro Escrivá de Balaguer, markizo de Peralta, estas tiel naive kiel malkovri la Mediteraneon. Sufiĉas diri ke ĝis nun aperis tradukoj de la verko en 16 diversaj lingvoj, kun pli ol du milionoj da ekzempleroj. La nombro de eldonoj faritaj estas pli ol 16. Kaj nun estas preparataj tradukoj al aliaj 15 lingvoj. La verko, do, estas famkonata en la tuta mondo. La esperantan tradukon el la hispana originalo faris S-ro Nicolás López Escartín el Zaragoza. La afero ne estis simpla ĉar la enhavo de la verko estas tro densa, ĝi konsistas el 999 memstaraj paragrafoj riĉenhavaj kvazaŭ sentencoj. Tamen li per sia proverba majstreco sukcesis trovi la ĝustajn vortojn en ĉiu momento. Ni varme rekomendas tiun modelan verkon al ĉiuj, ĉar ĉiuj estas vokataj al sankteco, ĉar ĝi estas tute plena je saĝeco kaj homeco. Pro la strukturo de la verko, malgrandaj kaj sendependaj paragrafoj, ĉiu povas trovi sufiĉe da tempo, en ĉiu momento por la legado, ĝisfunde, de unu aŭ du sentencoj. Plie ĝia poŝformato favoras tion.

Per ĝia senĉesa prakticado, oni plibonigos la animon kaj la scipovon de la lingvo. 
— F. de la Puente. Boletín n172 (mar 1969)