José MARCHENA y Ruiz de Cueto (Utrera, 18-a de novembro de 1768Madrido, 31-a de januaro de 1821), plej konata per la kromnomo Abate Marchena (abato Marĉeno) kvankam li neniam estis pastro,[1] estis hispana politikisto liberalulo kaj afrancesado, verkisto, publicisto, saĝulo kaj tradukisto. Li vivis ĉefe kiel ekzilito en Francio, kien ki translokiĝis fuĝinte el Inkvizicio kaj li aktive partoprenis en la politika kaj intelekta vivo de la Unua Respubliko kaj la Unua Imperio francaj, kunlabore kun gravuloj tiom elstaraj kiaj Brissot kaj Sieyès kaj estis enkarcerigita en diversaj okazoj kaj dum mallonge ellandigita al Svisio. Revenis al Hispanio en 1808 kun la nova reĝo Jozefo Bonaparte, kaj okupis diversajn postenojn en lia administrado, sed poste devis abandoni ilin post la malvenko de la franca armeo fine de la Milito de Sendependigo. Post dua ekzilo en Francio revenis al Hispanio post la puĉo de la generalo Riego, cele partopreni en la politika hispana vivo, sed li mortiĝis nur kelkajn monatojn post sia reveno.

José Marchena
Persona informo
Naskonomo José Marchena y Ruiz de Cueto
Naskiĝo 18-an de novembro 1768 (1768-11-18)
en Utrera
Morto 31-an de januaro 1821 (1821-01-31) (52-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Alia nomo Abate Marchena vd
Okupo verkistotradukisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia intelekta agado gamis al kampoj de politika ekonomiko -klara partiano de la liberalismo de Adam Smith-, filozofio -granda admiranto de Voltaire kaj Rousseau- literaturo, politiko aŭ religio. Krome li estis unu el plej influaj tradukistoj hispanaj de la unua kvarono de la 19a jarcento, ekzemple por la unua hispana traduko de Du Contrat social kaj de aliaj verkoj de Rousseau, krom versioj de verkoj de Molière, Montesquieu, Voltaire, Volney kaj Lukrecio, kelkaj el kiuj reeldoniĝis foje dum la 19a kaj 20a jarcentoj.

Biografio redakti

Li estis ununura filo de Antonio Marchena Jiménez, advokato (eble ankaŭ akuzisto) kaj riĉulo de Sevilo, kiu destinis lin al la aklezio. Sed poste li faris mezlernejan edukon en Madrido, kie estudis filozofion, logikon, metafizikon kaj hebrea -latinan kaj grekan jam estis reginta- kaj en 1784 en la Universitato de Salamanko juron.[2]

Klerisma aktivulo (1787-1792) redakti

 
Juan Meléndez Valdés, portretita de Goya en 1797.

En Salamanko li konis kelkajn profesorojn kaj lernantojn de klerisma idearo, kiaj Juan Meléndez Valdés, Ramón de SalasDiego Muñoz Torrero kie li legis verkojn de la ĉefaj klerismaj filozofoj -Mably, Claude Adrien Helvétius, Montesquieu, Locke, Adam Smith, Voltaire, kaj ĉefe la "dia Rousseau", kiel li mem nomigis lin- kies verkoj estis malpermesitaj en Hispanio sed cirkulis tamen.[2] Ŝajne Juan Meléndez Valdés vekis lian literaturan dediĉon kaj kuraĝigis lin komponi poezion.

Ties unua produkto estis gazeto anonima kiun publikigis Marchena en 1787 laŭ titolo de El Observador (la observanto), nome kompendio de la filozofio de la Klerismo, kun eroj de socia satiro kaj teatra kritiko. Ĝi kompreneble suferis problemojn el la Inkvizicio kaj fine estis malpermesita. Fakte Marchena estis arda admiranto de la franca kulturo kaj partikulare de Voltaire.

De Salamanko translokiĝis al Madrido, kie li verkis priamajn kaj politikajn poezion, ekzemple Odo al la Franca Revolucio, tuj post la Okupo de la fortreso Bastille la 14an de julio de 1789, kiu laŭ Menéndez y Pelayo, estas «los más antiguos versos de propaganda revolucionaria compuestos en España» (la plej antikvaj versoj de revolucia propagando komponitaj en Hispanio).[3]

Ekzilo en Francio (1792-1808) redakti

En aprilo de 1792 li translokiĝis al Francio, pro la problemoj kun la Inkvizicio, sed ankaŭ pro senespera ekonomia situacio post la morto de sia patrino. Dum kelkaj monatoj li loĝis en Bajono, kie li kontaktis kun grupeto de aktivuloj revoluciaj hispanaj favoraj al konstitucioj kaj liberalismo, kun kiuj li redaktis revolucian propagandon kaj gazetojn kiujn enmetas kontraŭleĝe en Hispanio kaj eĉ io atingas Amerikon.

 
Jacques Pierre Brissot.

La famo de Marchena alvenas en Parizon kaj komence de 1793 estas alvokita de la revolucia registaro de la ĝirondistoj de Brissot kun aliaj hispanaj aktivuloj. Li alvenis al parizo la 7an de marto, nur unu monaton kaj duonon post la ekzekuto de la reĝo Ludoviko la 16-a post la proklamo de la Respubliko septembre de la antaŭa jaro, kaj unu el la unuaj misioj estos la traduko de la manifesto de la Franca Konvencio al la popoloj de Eŭropo, kiu estos sendita en Hispanion.[4] Tuj li eniris al servo de la franca Ministerio de Eksteraj Aferoj danke al rekomendo de Brissot al la ministro Pierre Henri Hélène Tondu,[5] por redakti propagandon revolucian por Hispanio.

Post la falo de la ĝirondistoj la 31-a de majo de 1793 suferis persekutadon fare de jakobenoj, estre de Robespierre kaj estos 14 monatojn en prizono. Laŭdire li profitis tiun tempon por legi religian verkon nome la Guía de pecadores de fray Luis de Granada io kontraŭdira por volterano kia Marchena, kaj ŝajne dediĉis sin kun aliaj ĝirondistoj suferigi prizonigitan monaĥon per inventado de nova religio.

En julio de 1784 post la falo de la jakobenoj estis liberigita kaj ekkunlaboris kun la nova reĝimo de la termidoranoj kiuj eĉ proponis al li postenon kompense al la sufero dum la epoko de Robespierre. Tamen li tuje perdis ĝin ĉar kritikis la projekton de nova Konstitucio, nome aprobota septembre de 1795 kiu naskos la reĝimon de la Direktorio. Por Marchena la projekto estas ankoraŭ tro jakobena nome centrista -ne federa-, ne klare dividis la povojn kaj ankaŭ ne garantiis la civitanaj arjtojn -ĉefe de propreco-. Tiele lia kritiko estis alloga por la respublikanoj plej konservativaj kaj eĉ inter la konstituciaj monarkistoj -por kiuj Marchena petis amnestion-. Tiele Marchena iĝis grava figuro de la pariza politika vivo, kaj same akiris malamikecon de kritikantoj kiuj lanĉis kontraŭ li kaj minacojn kaj akuzojn foje reference al lia fizika aspekto kaj malhigieno.

Post novaj problemoj, arestoj kaj liberigoj komence de 1796 estis ekzilita al Svisio kun la generalo Francisco de Miranda. Survoje li suferis malbonan traktadon; en Svisio serĉis helpon ĉe Madame de Staël, sed malsukcese. Tiele li revenis kontraŭleĝe al Parizo kaj februare de 1797 sukcesis laŭleĝigi sian situacion en Francio. El tiam li abandonis la politikon kaj dediĉis sin al studado, ekzemple pri matematiko. Samjare 1797 li publikigis broŝuron Essai de Théologie (eseo pri teologio) per kiu laŭ la hispana ambasadoro en Parizo li justigis ateismon, kaj gazeton Le Spectateur Français (la franca spektanto), verkita preskaŭ nur de li mem, pri temoj de politika ekonomiko, internaciaj rilatoj kaj literaturo, el kiu publikis ses numerojn -ĝis aprilo de 1797-. Pro tiu nova eniro en politiko estis denove arestita kaj preskaŭ ekzilita transmare. Fine de 1798 li estis denove arestita, pasis ses monatojn prizone kaj estis liberigita en junio de 1799.[6]

 
Emmanuel Joseph Sieyès (1817), fare de Jacques-Louis David.

La sorto de Marchena pliboniĝis pro la puĉo de Brumero 18 kiu enpovigis Napoleono Bonaparte novembre de 1799. Ŝajne Marchena ludis ian rolon por la preparo de la puĉo eble per proklamoj danke al rilato kun ties ĉefa estro nome la abato Sieyès. Danke al tio li ricevis postenon en la franca armeo de Germanio, kie li loĝis en 1800 dum kelkaj monatoj kaj en Svisio ĉe la generalo Moreau kiel inspektisto de impostoj kaj por statistikaj taskoj. Tiam li rapide lernis germanan kaj plibonigis sian anglan. Tiam li organizis ŝercon per literatura trompo nome publikigo en Bazelo de Fragmentum Petronii, supozita fragmento de la Satirikono de Petronio trovita en monaĥejo, kiu fakte estis verkita de Marchena, same kiel la akompanaj notoj -kiuj konstituas veran traktaton de erotismo, ĉar Marchena, laŭ samtempulo, konis ammisterojn "nekonitaj de antikvanoj"-. Lia latina esti tiom perfekta ke li sukcesis trompi la fakulojn kiuj konsideris ĝin aŭtenta.[7]

En 1801 revenis al Parizo denove malriĉa. Ekde tiam ĝis 1808 li loĝis en Parizo kaj dediĉis sin al studado -ekzemple hinduan literaturon-, verkado kaj tradukado de anglaj kaj italaj verkoj al franca kaj hispana. Krome li kunlaboris en la gazeto Décade Philosophique (filozofia jardeko) kiu ege influis sur pedagogio kaj lingvistiko. Laŭ mendo de pariza gazeto li verkis eseon pri la foruoj de Eŭskio. Krome li sendis kelkajn poemojn al du hispanaj gazetoj, nome sevila kaj madrida, kiuj publikis ilin laŭ nur komencaj nomoliteroj.[8] La gazetoj estas Correo de Sevilla kaj Variedades de ciencias, artes y literatura kiu redaktas Manuel José Quintana en Madrido. En 1806 li denove klopodas trompi por pasi kiel veraj falsajn poemojn de Katulo, sensukcese.

Reveno al Hispanio: je la servo de Jozefo Bonaparte (1808-1814) redakti

 
Portreto de Jozefo Bonaparte, fare de François Gérard (ĉ. 1808).

Post dekses ekzilaj jaroj li revenis al Hispanio kun la franca armeo kiu invadis la landon, dekomence kiel membro de la propaganda stabanaro serve al la generalo Murat. Post la abdikoj de Bajno li iĝis altranga funkciulo de la monarkia reĝimo de Jozefo Bonaparte, precize en la Ministerio de Internaj Aferoj, ia superministerio, ekde kiu li influis en la ekonomia politiko de la registaro jozefa defende "la merkatliberecon", eĉ kaim en la unuaj monatoj de 1812 estis malsatego en Madrido pro mallivero. Krome li redaktis kelkajn gazetojn defendantajn la reĝimon de Jozefo Bonaparte kaj publikis nombrajn tekstojn de propagando anonime.[9]

Lia apogo al tiu reĝimo havigis al li mokojn fare de la defendantoj de Fernando la 7-a ĉefe pri lia fizika aspekto, kiel per la broŝuro anonima aperinta en Kordovo laŭ la titolo Descripción físico-moral de los tres satélites del tirano que acompañaban al intruso José la primera vez que entró en Córdoba:[10]

Dum tiu peroodo ne abandonis sian agadon kiel tradukisto -li tradukis la komediojn de Molière al hispana mende de la reĝo Jozefo la 1-a- kaj kiel verkisto, surprize per la publikigo de Oda a Cristo crucificado (odo al krucumita Kristo) ĉar, abandoninte sian iaman supozatan ateismon, pledis por liberala koncepto de kristanismo. Li estis tiam ankaŭ cenzuristo.

Nova ekzilo kaj nova reveno (1814-1821) redakti

Abandonis Hispanion kun la korteganaro de la ĝistiama reĝo Jozefo Bonaparte, kaj loĝis sinsekve en Perpinjano, Nîmes kaj Montpeliero. En tiu dua ekzilo, ĉar la Burbonoj estis restarigitaj ankaŭ en Francio, lia ununura vivtena rimedo estis dediĉo al la traduko de klasikuloj de la klerisma pensaro, malpermesitaj en Hispanio sed menditaj al la francaj eldonistoj kiuj vendis ilin kontraŭleĝe.[11] Tiele li tradukis Emilo, aŭ la Eduksistemo de Rousseau (Bordozo, Pedro Beaume, 1817), Lettres persanes de Montesquieu (Nîmes, P. Durand-Bellé, 1818) kaj Noveloj de Voltaire (Bordozo, Pedro Beaume, 1819), inter aliaj.

Dum tiuj jaroj li verkis sian plej etendan verkon, Lecciones de filosofía moral y elocuencia (lekcioj de morala filozofio kaj retoriko, Bordozo, 1820), nome antologio de la hispana literaturo kun enkonduko meditanta pri la moderna historio de Hispanio.[12] En la enkonduko de tiu verko, nome Discurso sobre la literatura española, klasikista kaj kontraŭ la maltolero ideologia fare de la klerikaro, akceptas el la romantisma movado la postulon ke literaturo estas produkto de la spirito kaj kutimaro de popolo. Li verkis poemon pri Eloizo kaj Abelardo kaj diversajn komponojn per kiuj li atakas la hispanan maltoleron, kaj la tragedion Polixena.

Li dediĉis tempon al redakto de proklamoj kaj manifestoj kontraŭ la absolutismo de Fernando la 7-a, diferencigante sin el plej parto de la resto de franciĝintoj kiuj klopodis reamikiĝi kun la reĝo, kaj krome kunlaboris kun la ekzilitaj liberaluloj por iliaj konspiroj por revalidigi la reĝimon de la Konstitucio de 1812, kio havigis al li problemojn kun la franca justico.[12]

 
Portreto de Rafael del Riego.

Kiam triumfis la Liberala Jartrio post la puĉo de Riego kaj oni restarigis reĝimon laŭ la Konstitucia Monarkio li revenis al Hispanio tuje, kaj loĝis en Sevilo kaj Madrido. Tiam li estis ekkonata kiel abate Marchena (abato Marĉeno), kvankam li neniam estis pastriĝinta. Reveninte, li apogis la sintenojn de la liberaloj "ekzaltitaj" kongrue kun la radikaligo de lia politika idearo ekde lia eliro el Hispanio en 1814 -pro kio li diferencas el majoritato de la afrancesados kiuj sumiĝis al la modera liberalismo-. Rekuperante siajn ĝirondinstajn radikojn apogis la Konstitucion de 1812 kaj laŭdis la figuron de Rafael del Riego kaj «demás restauradores de la libertad» (aliaj restarigintoj de la libero).[13]

Pri lia religia sinteno Marchena abandonis sian ateismon komencan por adopti la diismon kiu ligiĝas kun la Klerismo, dum pri la rilato de la ŝtato al la klerikaro li defendas sintenon laikisman:[14]

Liaj lastaj verkoj redaktitaj en Sevilo fine de 1820 montras radikalan koncepton de liberalismo, pro kio li ricevas epitetojn de "anarkiisto" kaj de "herezulo" fare de la plej reakciaj sektoroj.

La 31-an de januaro de 1821, li mortiĝis en Madrido ĉe amiko Johano MacCrohon, malriĉa.

Notoj redakti

  1. Fuentes, Juan Francisco (2000). pp. 65; 52.
  2. 2,0 2,1 Fuentes, Juan Francisco (2000). pp. 53.
  3. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝo 54.
  4. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝo 56.
  5. Cf. Brissot de Warville, Jacques-Pierre, Mémoires de Brissot, membre de l'Assemblée législative et de la Convention nationale, sur ses contemporains et la Révolution française, publiés par son fils, París, Ladvocat, 1832, Volumeno 4, p. 324.
  6. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝoj 60-61.
  7. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝoj 61-62.
  8. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝoj 62-63.
  9. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝo 63.
  10. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝo 49.
  11. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝoj 64-65.
  12. 12,0 12,1 Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝo 65.
  13. Fuentes, Juan Francisco, 2000, paĝoj 65-66.
  14. La Parra López, Emilio (1998). pp. 54.

Bibliografio redakti

  • Fuentes, Juan Francisco, José Marchena: biografía política e intelectual, Barcelona, Crítica, 1989.
  • Fuentes, Juan Francisco (2000). «José Marchena (1768-1821). Leyenda y realidad de un abate revolucionario». En Isabel Burdiel y Manuel Pérez Ledesma. Liberales, agitadores y conspiradores. Biografías heterodoxas del siglo XIX. Madrid: Espasa Calpe. ISBN 84-239-6048-X.
  • Gil Novales, Alberto (dir.), Diccionario biográfico del Trienio Liberal.
  • La Parra López, Emilio (1998). «Los inicios del anticlericalismo español contemporáneo (1750-1833)». En Emilio La Parra López y Manuel Suárez Cortina. El anticlericalismo español contemporáneo. Madrid: Biblioteca Nueva. ISBN 84-7030-532-8.