José Santamaría Neira

hispana esperantisto
(Alidirektita el José Santamaría NEIRA)

José SANTAMARÍA NEIRA (naskiĝis 1887 - mortis la 7-an de decembro 1979) estis dojeno de la esperantistoj en Bilbao, Hispanio.

Esperantistiĝinte en 1905, li kunfondis la lokan grupon en Bilbao en 1906. Inter 1909 kaj 1913 li redaktis la revuon Nova Sento en Bilbao; liaj kontribuaĵoj aperis sub la pseŭdonimo "Virgilio".