José de Salamanca y Mayol

José María de Salamanca y Mayol (Malago, 23-an de majo 1811 - Malalta Karabanĉelo, Madrido, 21-an de januaro 1883), markizo de Salamanca kaj grafo de Los Llanos, estis influa politikisto, elstara gravulo nobela kaj socia kaj ĉefe negocisto dum la reĝado de Isabel la 2-a de Hispanio. Ricevis lian nomon la aktuala kvartalo de Salamanca de Madrido, pri kies plilarĝigo li estis respondeca.

José de Salamanca y Mayol
Hispana politikisto
Persona informo
José de Salamanca, 1st Count of los Llanos
Naskonomo José de Salamanca y Mayol
Naskiĝo 23-an de majo 1811 (1811-05-23)
en Malago
Morto 21-an de januaro 1883 (1883-01-21) (71-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Isidro Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Granado vd
Partio Moderate Party vd
Profesio
Okupo politikisto • entreprenisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis aventurema kaj nestabila; al José de Salamanca oni atribuas multnombrajn negocojn kun grandaj profitaj en sektoroj kiel fervojoj, konstruado, bankoj aŭ borsa investado, krom kelkaj koruptaĵoj; ofte kiel partnero de aliaj gravaj membroj de la hispana tiama socio, inklude la reĝa patrino nome María Cristina de Borbón, patrino de Isabel la 2-a de Hispanio kaj regentino dum la junaĝo de Isabel. Probable li posedis iam la plej grandan riĉon de Hispanio.

Fine de la 1820-aj jaroj li estis liberala kaj opozicianto de la absolutismo de la reĝo Ferdinando la 7-a. Poste li estis urbestro de Monóvar, (provinco de Alikanto) en 1833, poste, en 1835 li estis urbestro de Vera (Almerio) kaj poste reprezentis tiun provincon en la Junta Revolucionaria (Revolucia Antaŭregistaro) de Sevilo.

Fine de la 1830-aj jaroj li estis deputito kaj komencis sian negocadon pere de monopolo de salo. De tiam li estis ministro, influa politikisto kaj gravulo en la plej altaj instancoj de la hispana povo kaj riĉo. Poste dediĉis sin al konstruado de la menciita kvartalo madrida kaj dum la 1840-aj jaroj al konstruado de fervojoj, la ĉefa negoco tiuepoke. En 1844 faris sian grandan negocon en la Borso per uzado de la informo pri klopodotaj puĉoj. Same malpuraj negocoj faris kun la reĝino kaj la ĵus kreita Banko de Isabel la 2-a. Dum la 1860-aj jaroj komencis la falo de lia riĉo kaj sukceso en la negocoj.

Bibliografio redakti

  • HERNANDEZ GIRBAL, F.: José de Salamanca, marqués de Salamanca: el montecristo español. Madrid, 1963. Ediciones Lira.
  • LACOMBA, Juan Antonio, "Málaga: Personajes en su historia". Ed. Arguval. Málaga 1986.
  • ZAVALA, José María, "María Cristina de Borbón, en la picota". La Aventura de la Historia, nº 91. Arlanza ediciones S.A., 2006.

Vidu ankaŭ redakti