Malfermi la ĉefan menuon

Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko

Ekoregiono en Afriko
Situo de la ekoregiono ene de Niĝerio.
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

La jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Jos-Altebenaĵo en Niĝerio.

PriskriboRedakti

La jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko limtuŝas la gvinean arbara-savanan mozaikon sude kaj la inunditajn ĉad-lagajn savanojn norde. La altebenaĵo estas la plej vasta regiono super 1 000 metroj en Niĝerio kaj kovras 13 300 kvadratajn kilometrojn.

FlaŭroRedakti

 
Vegetaĵaromapo de Niĝerio. La jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko situas apud la urbo Jos.

Savana duonarbaro estas la natura kaj klimaksa vegetaĵaro sed homa agado kaŭzis vastan kaj severan degradon. Nuntempe, nur kelkaj maldensarbaraj vestiĝoj postrestas kaj ili estas limigitaj al krutaj kaj malpli alireblaj bordoj de la altebenaĵo. Malferma herbejo okupas la reston de la altebenaĵo. Arbaroj estas limigitaj al la sudaj kaj okcidentaj deklivoj, riverobordoj, kaj laŭlonge de la bazo de rokaj malfermejoj. La vegetaĵaro estas dominita de savanaj specioj, sed ĝi ankaŭ ampleksas iom da specioj kun sud-orientafrikaj afinecoj. La plej multnombra specio en la postrestanta duonarbaro estas Isoberlinia doka, dum Vitex doniana, Lannea schimperi, kaj Uapaca somon ankaŭ estas komunaj.

Jenaj specioj kreskas sur rokaĵoj en la arbustaroj kaj la arbedaroj de la altebenaĵo : Carissa edulis, Dalbergia hostilis, Diospyros abyssinica, D. ferrea, Dodonaea viscosa, Euphorbia desmondii, E. kamerunica, E. poissonii, Ficus glumosa, Kleinia cliffordiana, Rhus longipes, R. natalensis, Ochna schweinfurthiana, Olea capensis, Opilia celtidifolia, kaj Pachystela brevipes.[1] La superrego de specioj komunaj en la malaltaĵaj savanoj kiuj ĉirkaŭas la altebenaĵon eble ne estas natura. La neniigo de la origina duonarbaro dum almenaŭ pluraj jarcentoj, kaj la supozita plej granda ofteco de incendioj, eble permesis al tiuj elementoj disvastiĝon tra la altebenaĵo.

FaŭnoRedakti

Du etaj ronĝuloj estas strikte endemiaj al Jos-Altebenaĵo : Cryptomys foxi kaj Dasymus foxi. Pluraj aliaj mamuloj troviĝas en Niĝerio nur en Jos-Altebenaĵo, inkluzive de la kiropteroj Rhinolophus simulator kaj Miniopterus inflatus, Dendromus melanotis (musedoj), kaj la okcidentafrika subspecio de roksalta oreotrago (Oreotragus oreotragus porteousi). La du kiropterospecioj kaj la musedo ankaŭ troviĝas en la Kamerunaj Altaĵoj, sugestante ke en la pasinteco ekzistis faŭna kaj klimata ligiloj inter tiuj areoj.[2]

Du endemiaj birdoj inkludas Lagonosticta sanguinodorsalis (estrildedoj) kaj Vidua maryae (viduedoj). Antero-birdaj specioj ilustras la ligilon inter la faŭno de Jos-Altebenaĵo kaj Kamerunaj Altaĵoj. Ekzemplo estas kameruna turto kiu troveblas en Adamava-Altebenaĵo kaj en iuj partoj de la kamerunaj montarbaroj kaj en Jos-Altebenaĵo. Ne estas sciataj endemiaj aŭ preskaŭ endemiaj reptiliojamfibioj en tiu ĉi altebenaĵo.

MinacojRedakti

La loĝantaro de tiu areo estas densa kun denseco de proksimume po 200 al 300 personoj en kvadrata kilometro. Jos estis centro de minado en la 1920-aj jaroj kaj disvolviĝo-helpantoj kaj kristanaj misioj estis lokigitaj tie ĉi dum jardekoj. La relative fertila grundo kaj la favora klimato ebligas intensan kultivadon kun mallongaj novaloperiodoj. Krom la transformado al agrikulturo, la rikolto de brulligno estas estinta kaŭzo de senarbarigo. En kaj ĉirkaŭe de vilaĝoj, escepte de okaza sankta arbarero, plimulte de la arboj estas utilaj specioj kiel oleopalmo (Elaeis guineensis), Canarium schweinfurthii (burseracoj) kaj mangujo (Mangifera indica), multaj el ili plantitaj.[3] Naturaj arboj estas tre maloftaj.

BibliografioRedakti

  • angle Happold, D.C.D. 1987 : The Mammals of Nigeria. Oxford University Press, New York.
  • angle Netting R.M. 1968 : Hill Farmers of Nigeria. University of Washington Press, Seattle and London.
  • angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.
  • angle WWF 1998 : A conservation assessment of terrestrial ecoregions of Africa: Draft proceedings of a workshop, Cape Town, South Africa, August 1998. World Wildlife Fund, Washington, DC, USA.

ReferencojRedakti

  1. White 1983
  2. Happold 1987
  3. Netting 1968

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti