Josef ŜEMER, literumata ankaŭ Josef Shemer kaj kromnomata Josi, en la hebrea יוסף שמר (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1950[1], mortis la 29-an de marto 2012 en Tel-Avivo) estis juda israela esperantisto kaj emerita bankisto.

Josef Ŝemer
Josef Ŝemer prelegas dum la 95-a UK en Havano (2010)
Josef Ŝemer prelegas dum la 95-a UK en Havano (2010)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1950 (1950-08-14)
Morto 29-an de marto 2012 (2012-03-29) (61-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj Esperantohebreaanglafranca
Ŝtataneco Israelo
Okupo
Okupo esperantistoekonomikisto
vdr

Esperanto-agado redakti

Esperanton li lernis en la aĝo de 16 jaroj.[1] En la jaroj 2001-2008 li estis prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj poste ĝis sia morto ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj li redaktis la gazeton Israela Esperantisto. En la Loka Kongresa Komitato de la 85-a UK en Tel-Avivo li funkciis kiel sekretario. En Tel-Avivo li estis ankaŭ delegito de UEA kaj gvidis la lokan Esperanto-klubon kaj ties mardajn kunvenojn.

Judaj ŝercoj redakti

Josef Ŝemer famiĝis inter esperantistoj pro judaj anekdotoj, da kiuj li dum la jaroj 2008-2011 dissendis retpoŝte al centoj da amikoj (ĉirkaŭ 400 ŝercoj, po kelkaj semajne). Per tiaj anekdotoj li regule kontribuadis ankaŭ al la revuo La Ondo de Esperanto.

Zamenhofa tago 2009 redakti

La 24-an de septembro 2009 li helpis disvastigi alvokon al esperantistoj ke ili amase proponu al la interreta serĉilo Google omaĝi tiujare je la 15-a de decembro (Zamenhofa tago) la 150-an naskiĝdatrevenon de L. L. Zamenhof per speciala emblemo. Li tamen mem publike agnoskis ne esti la iniciatinto de tiu kampanjo, kvankam tiun rolon oni al li ofte emis aljuĝi.[2]

Morto redakti

Li frue emeritiĝis en junio 2008, sed baldaŭ poste oni konstatis ĉe li la sangoĉelan malsanon MDS (kodo D46 laŭ ICD-10). En februaro 2012 li estis operaciita, sed post rapida resaniĝo lia stato severe malboniĝis. Post reenhospitaligo Josef Ŝemer mortis la 29-an de marto 2012 en la aĝo de 61 jaroj kaj estis entombigita la sekvan tagon en la tombejo Kirjat-Shaul.[3] Sur lia tomboŝtono estas engravurite en Esperanto: "La koro de la Esperanto-Movado en Israelo — amata tra la tuta mondo".

Verkoj redakti

Artikoloj redakti

  • Josef Kohen-Cedek (Israela Esperantisto, 110, februaro 1992, p. 1-3)
  • Belaĵoj el brulaĵoj (Israela Esperantisto, 111, junio 1992, p. 18-9)
  • La lastaj tagoj de Lidja Zamenhof (Israela Esperantisto, 113, februaro 1993, p. 1-3)
  • Sami Zalmanoviĉ (1919-1992) (Israela Esperantisto, 113, februaro 1993, p. 5)
  • Ĥananja Haroun (1929-1993) (Israela Esperantisto, 113, februaro 1993, p. 7-8)
  • El la travivaĵoj de fremdlanda kongresano (Israela Esperantisto, 115, oktobro 1993, p. 18)
  • La tria Mediteranea Konferenco de Esperantologio, Tel-Avivo, 31.12.93-2.1.94 (Israela Esperantisto, 116, februaro 1994, p. 1-2)
  • Dek interesaj rimarkoj pri la kreinto de Esperanto (Israela Esperantisto, 116, februaro 1994, p. 17-18)
  • Leĝoj de Murphy (Israela Esperantisto, 116, februaro 1994, p. 18-19)
  • Kvizo pri la temo REGANTOJ (Israela Esperantisto, 118, oktobro 1994, p. 19-20)
  • Normoj de parolo ĉe israelanoj (Israela Esperantisto, 119, februaro 1995, p. 8-9)
  • Kvizo pri la temo Domoj kaj Konstruaĵoj (Israela Esperantisto, 119, februaro 1995, p. 18)
  • Kamil Perlman. Dr. Jaakov Beĥar (Israela Esperantisto, 122, februaro 1996, p. 3-4)
  • Kvizo pri la temo Vestoj (Israela Esperantisto, 122, februaro 1996, p. 20)
  • Propraj nomoj kiel vortoj (Israela Esperantisto, 123, junio 1996, p. 2-4)
  • Kvizo pri la temo Veturiloj (Israela Esperantisto, 123, junio 1996, p. 16-17)
  • Atingaĵoj en la informado pri Esperanto en Israelo (Israela Esperantisto, 124, oktobro 1996, p. 18-19)
  • Kvizo pri la temo Fruktoj kaj Legomoj (Israela Esperantisto, 124, oktobro 1996, p. 19-20)
  • El nia movado kaj agado (Israela Esperantisto, 127, oktobro 1997, p. 24)
  • Ni distru nin per kvizo (Israela Esperantisto, 128, februaro 1998, p. 20)
  • Israelo kvindekjara (Israela Esperantisto, 129, junio 1928, p. 3-6)
  • La Morta Maro (Israela Esperantisto, 132, februaro 2000, p. 20-21)
  • Post la Kongreso. Kelkaj kuriozaĵoj pri la Kongreso. (Israela Esperantisto, 133, oktobro 2000, p. 1-3, 8-9)
  • Andreo Ŝalamon (1913-2000) (Israela Esperantisto, 134, aprilo 2001, p. 5-6)
  • Esperantistoj vizitis Albanion (Israela Esperantisto, 135, oktobro 2001, p. 20-21)
  • Semajnfino de ELI en Hajfa (Israela Esperantisto, 136, marto 2002, p. 8)
  • Jeraĥmiel Giladi (1908-2002) (Israela Esperantisto, 137, decembro 2002, p. 5-7)
  • Novaĵoj. Sukcesa 3-a KIES en Masada (Israela Esperantisto, 138, aŭgusto 2003, p. 16-18)
  • Eterna memoro pri Lidia Zamenhof. Broŝuro pri Sugihara Tiune. La pereintoj in memoriam. (Israela Esperantisto, 142, aŭgusto 2005, p. 4-6, 8-9)
  • 6-a KIES en Galileo (Israela Esperantisto, 143, decembro 2005, p. 15-16)
  • Zamenhof kaj Seperjaro. Pontolingvo al kaj el la hebrea. Raĥel Murĵan (190-2007) (Israela Esperantisto, 146, somero 2007, p. 12-18, 23)
  • Rememoroj de veterano. Iren Struloviĉ (1910-2009) (Israela Esperantisto, 150, somero 2009, p. 3-6, 22-23)
  • Rememoroj de veterano II. Letero de Zamenhof. Nekrologoj. (Israela Esperantisto, 151, vintro 2009, 3, 14-17, 22-23)
  • Rememoroj de veterano IV. Juda humuro. (Israela Esperantisto, 154-155, somero-vintro 2011, p. 3-7, 32-33)

Tradukoj redakti

  • Abba Eban: La homa civilizacio kaj la judoj (Israela Esperantisto, 117, junio 1994, p. 5-6)
  • Humuro: Advokataĵoj (Israela Esperantisto, 135, oktobro 2001, p. 8-10, el la angla)
  • Dan Ramot: Elkadriĝi (Israela Esperantisto, 139, decembro 2003, p. 9-10)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti