Josef Burger

Josef BURGER (pseŭdonimo Kastelano; naskita la 21-an de julio 1881 en Klarenthal, Rejna Provinco, Prusio; mortinta la 30-an de majo 1970 en Saarbrücken-Klarenthal, Sarlando) estis germana esperantisto kaj karbministo.

Josef Burger estis la plej aĝa el naŭ infanoj. Fininte la lernejon li lernis la ministan profesion.

Serĉante pli bone salajritan laboron, li en 1913 transloĝiĝis al Essen.[1] En la sama jaro li fariĝis esperantisto. Dum la unua mondmilito li dum tri jaroj militservis. Ĉie li privarbis kaj instruis Esperanton, eĉ en la tranĉeo.

Post la milito li laboris kiel mineja lokomotivestro. Antaŭe aktiva katoliko, li pro la militaj spertoj malmembriĝis kaj fariĝis liberpensulo.[1] Li tiam gvidis multajn kursojn en Essen kaj ĉirkaŭaj urboj. En 1921 li fariĝis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), poste de ties Literatura Sekcio. Li gvidis internacian korespondadon en Esperanto por la Proleta Liberpensula Asocio en la Ruhr-regiono. Krome li verkis kaj en 1926 mem eldonis lernolibron germanlingvan por infanoj.

Burger estis socialista poeto; li ĉiam instruis kaj semadis socialismon. Liaj kantoj, poemoj, rakontoj kaj artikoloj abundas en la organo de SAT kaj en eldonaĵoj de laboristaj Esperanto-asocioj. Li estis fekunda kantisto de aktualaĵoj. En siaj kantoj li preferis ne miskompreneblan, senperan esprimmanieron, uzante simplajn vortojn. Li ne estis amiko de la poeziaj bombastoj, sed la ioman sekon de liaj ofte satirecaj versoj rekompencas tiuj socialistaj instruoj kaj profundaj pensoj, per kiuj plenas liaj strofoj. Ankaŭ en la rakontoj li montris nenian emon al romantiko kaj sentimentalismo.

Post la ekrego de la nazioj li en marto 1933 elmigris el Germanio, sed revenis poste. Liaj postlasaĵoj troviĝas en la arkivo de Fritz-Hüser-instituto.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Literatur und Kultur der Arbeitswelt. Inventar zu Archiv und Bibliothek des Fritz-Hüser-Instituts. München: Saur, 2004. Paĝoj 131–132.