Josef HÖRL (naskiĝinta la 31-an de marto 1928 en Saalfelden mortinta la 12-an de marto 2017 estis aŭstra kamparano, salcburgia parlamentano (1964-1984) kaj tria prezidanto de la landa parlamento de Salcburgio (1979-1984).

Josef Hörl
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1928 (1928-03-31)
en Saalfelden
Morto 12-an de marto 2017 (2017-03-12) (88-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Post fino de la deviga lernejtempo en Saalfelden li frekventis post la Dua mondmilito la agrikulturan faklernejon je Bruck an der Großglocknerstraße. Ekde 1957 li farmistece memstaris (Hanslbauer) en sia naskiĝurbo.

Sian politikan karieron li komencis sur lokala nivelo estante inter 1969 kaj 1977 ano de la urba konsilantaro saalfelden-a. Sed jam ekde 1959 li aktivis komunumpolitikiste. Inter 1977 kaj 1989 Hörl estis vicurbestro. Ekde la 19.6.1964 li ankaŭ membris ĉe la Landa parlamento salcburgia por Aŭstra Popola Partio (ÖVP). Inter 1977 kaj 1979 li estis partikluba vicestro kaj elektitis en la 15.5.1979 tria prezidanto parlamenta. Tiafunkcie li retiriĝis ekzakte kvin jarojn poste. Enpartie Hörl estis inter 1959 kaj 1972 partiĉefo por Pinzgau, krome inter 1963 kaj 1979 distrikta estro de la porfarmista unuiĝo Salzburger Bauernbund, unu el kvar klasaj organizaĵoj de ÖVP.

Hörl krome inter 1958 kaj 1998 agis kiel kontrolkomisionprezidanto de la disktrikta lakteja kooperativo Pinzgauer Molkereigenossenschaft estante inter 1970 kaj 1995 konsilisto de la Salcburgia agrikultura ĉambro. Inter 1983 kaj 1995 finfine li grivis la laborrondojn de la brutbredistoj ARGE Pinzgauer Rinderzüchter.

Honoroj redakti

  • Goldenes Ehrenzeichen der Republik Österreich (1974)
  • Ernennung zum Ökonomierat (1980)
  • Goldenes Ehrenzeichen des Landes Salzburg (1985)
  • Ehrenobmann der ARGE Pinzgauer Rinderzüchter (1995)
  • Goldener Ehrenring der Gemeinde Saalfelden
  • Ritterorden vom Heiligen Grab zu Jerusalem (Ritter)

Literaturo redakti

  • Richard Voithofer: Politische Eliten in Salzburg. Ein biografisches Handbuch 1918 bis zur Gegenwart (= Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für Politisch-Historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek, Salzburg. Bd. 32). Böhlau, Vieno 2007, ISBN 978-3-205-77680-2.

Eksteraj ligiloj redakti