Josef Hron

(Alidirektita el Josef HRON)

Josef HRON (naskiĝis la 5-an de junio 1933) estas ĉeĥa inĝeniero kaj esperantisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) kaj aktivulo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj (AEH).

Josef Hron
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1933 (1933-06-05) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo
vdr

Hron estas membro de esperanto-klubo de Dr. Schulhof en Pardubice, kie li aktive laboras kiel kasisto kaj gvidas konversacian kurson. En 1996 li fariĝis membro, poste prezidanto de asocia kontrola komisiono. Li aktive laboras ankaŭ en AEH, nun kiel vicprezidanto. En 2005 li gvidis karavanon de AEH al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno.

Krom tio, li jam kelkajn jarojn kompilas grandan esperanto-vortaron en elektronika formo kaj prelegas pri tiu laboro.

Lastatempe li ankaŭ publikigas en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj kaj kunredaktis broŝuron pri la "100-jara jubileo de Esperanto en Pardubice".

Li intense okupiĝas pri kontribuado al Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti