Josef Kajetán Tyl

ĉeĥa verkisto de rakontoj, poemoj kaj ĉefe dramoj

Josef Kajetán TYL (naskiĝis la 4-an de februaro 1808 en Kutná Hora - mortis la 11-an de julio 1856 en Plzeň) estis ĉeĥa verkisto de rakontoj, poemoj kaj ĉefe dramoj. Aŭtoro de la ĉeĥa nacia himno.

Josef Kajetán Tyl
J. K. Tyl en 1840
J. K. Tyl en 1840
Persona informo
Josef Kajetán Tyl
Naskonomo Josef Kajetán Till
Naskiĝo 4-an de februaro 1808 (1808-02-04)
en Kutná Hora
Morto 11-an de julio 1856 (1856-07-11) (48-jaraĝa)
en Plzeň
Tombo Saint Nicholas Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Malnovĉeĥa partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Magdaléna Forchheimová-Skalná (en) Traduki (1839–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marie Tylová (en) Traduki, Josef Otakar Forchheim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Horník • Mírumil Kutnohorský • Mjurmil Kuttnohorský vd
Okupo tradukisto
kritikisto
kantotekstisto
reĝisoro
teatra reĝisoro
dramaturgo
teatra aktoro
politikisto
ĵurnalisto
aktoro
verkisto
dramaturgo
poeto
theatre critic (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teatro, directing (en) Traduki, aktorado, theatre criticism (en) Traduki, traduko, literaturo kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kde domov můj ❦
Fidlovačka aneb Žádný hněv a žádná rvačka ❦
Strakonický dudák aneb Hody divých žen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis vaganta aktoro, organizanto de kulturaj patriotismaj programoj, redaktoro de la gazeto Květy (Floroj), kiu ekzistas ĝis nun, aŭtoro de la unua ĉeĥa romano La lasta ĉeĥo kaj de multaj dramoj, el kiuj ĝis nun estas ŝatata La sakfajfisto de Strakonice (plurfoje filmita). De tempo al tempo la teatroj ludas liajn historiajn dramojn Jan Hus, Sanga baptofesto aŭ Drahomira kaj ŝiaj filoj (pri murdo de Sankta Venceslao) kaj Ercministoj de Kutná Hora. Aliaj dramoj, ekz. Obstina virino, Arbara virgulino, Filino de bruligisto, estas ŝatataj de amatotaj teatrogrupoj pro sia simpla popola naiveco.

Lia dramo Fidlovačka (ŝuista kermeso) estas duone skribita germane (tiam ĉiuj Praganoj estis dulingvaj), tial ĝi ne plu estas ludata. Sed en ĝi blinda almozulo kantas kanton Kie mia hejmo (kun muziko de František Škroup), kiu fariĝis jam en 1918 ĉeĥa nacia himno.

Dramoj

redakti
  • Fidlovačka aneb Žádný hněv a žadná rvačka (Ŝuist-kermeso aŭ Nenia kolero kaj nenia interbatiĝo, 1834)
  • Paní Marjánka, matka pluku (Sinjorino Marinjo, regimentpatrino, 1845)
  • Paličova dcera (Filino de bruligisto, 1847)
  • Strakonický dudák (La sakfajfisto de Strakonice, 1847)
  • Kutnohorští havíři (Ercministoj de Kutná Hora, 1848)
  • Jan Hus (Johano Hus, 1848)
  • Žižka z Trocnova (Žižka de Trocnov)
  • Tvrdohlavá žena (Obstina virino, 1849)
  • Jiříkovo vidění (Vizio de Georgĉjo, 1849)
  • Krvavé křtiny aneb Drahomíra a její synové (Sanga baptofesto aŭ Drahomira kaj ŝiaj filoj, 1849)
  • Lesní panna aneb cesta do Ameriky (Driado aŭ vojaĝo al Ameriko, 1850)
  • Dekret Kutnohorský (La dekreto de Kutná Hora)
  • Rozina Ruthartová (Rozina Ruthart)
  • Poslední Čech (La lasta ĉeĥo)
  • České garanáty (Ĉeĥaj grenatoj)
  • Kusy mého srdce (Pecoj de mia koro)
  • S poctivostí nejdál dojdeš (Kun honesto vi atingos plej alten)
  • Zloděj (Ŝtelisto)
  • Karbaník a jeho milá (Karludanto kaj lia amatino)
  • Braniboři v Čechách (Brandenburganoj en Bohemio)
  • Rozervanec (Disŝirito)