Josef Krasoslav Chmelenský

ĉeĥa poeto kaj libretisto de la unuaj ĉeĥaj operoj
(Alidirektita el Josef Krasoslav CHMELENSKÝ)

Josef Krasoslav CHMELENSKÝ (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1800 en Bavorov - mortis la 2-an de januaro 1839 en Praha) estis ĉeĥa poeto kaj libretisto de la unuaj ĉeĥaj operoj.

Josef Krasoslav Chmelenský
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1800 (1800-08-07)
en Bavorov
Morto 2-an de januaro 1839 (1839-01-02) (38-jaraĝa)
en Prago
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Familio
Patro Jan Václav Chmelenský vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • libretisto • kritikisto • literaturkritikisto vd
Aktiva en Olomouc vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron kaj filozofion, laboris kiel juĝeja oficisto en Prago kaj realigis listigon de havaĵo de la ĉefepiskopejo de Olomouc, pro kio li devis travojaĝi Moravion kaj Silezion - la impresoj respeguliĝis en lia poezio.

Li kontribuis al literaturaj kaj muzeaj gazetoj per propraj verkoj kaj per kritikoj literaturaj kaj teatraj.

Verkoj redakti

  • Básně (Poemoj, 1823)
  • Dráteník (Dratisto, 1826, opero de František Škroup)
  • Oldřich a Božena (Ulriko kaj Boĵena, 1828, opero)
  • Libušin sňatek (La edziniĝo de Libusa, 1832, opero)