Josef Svátek

(Alidirektita el Josef SVÁTEK)

Josef SVÁTEK (naskiĝis la 24-an de februaro 1835 en Prago - mortis la 9-an de decembro 1897 en Prago) estis ĉeĥa historiisto kaj verkisto de popularaj aventuraj historiaj romanoj.

Josef Svátek
Naskiĝo 24-an de februaro 1835
en Prago, Bohemio,
Aŭstra imperio
Morto 9-an de decembro 1897
en Prago, Bohemio,
Aŭstrio-Hungario
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo historiaj romanoj, fakaj verkoj
Reprezentaj verkoj Memorlibro de ekzekutista familio Mydlář en Prago
vdr
Libro Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář

Li studis realan gimnazion, teknikumon kaj dediĉis sin al studado de historio. Li laboris kiel ĵurnalisto en gazetoj Čas (Tempo) kaj Pražské noviny (Praga ĵurnalo), kie li publikigis plejparton de siaj verkoj.

Kiel historiisto li kolektis kvanton da grava materialo en arkivoj, precipe pri pragaj memoraĵoj kaj legendoj, verkis eseojn pri kamaparanaj ribeloj, pri la sorto de arto-kolekto de la imperiestro Rudolfo la 2-a kaj poŝtoj en Ĉeĥio.

Kiel verkisto li ofte senbridigis sian fantazion kaj ne tute zorgis pri la historia vero. Populara estas lia memorlibro de la praga ekzekutisto Mydlář en Malnova Urbo, kiu en 1621 dum Malnovurba ekzekuto en Prago ekzekutis 27 bohemiajn nobelojn, ribelintaj kontraŭ la imperiestro, kaj daŭrigo de lia filo. Li amasigis informojn pri la ekzekutista familio kaj tiama vivo el arkivoj. Ankaŭ el lingva vidpunkto li ne estas samnivela kun Václav Beneš Třebízský, Alois Jirásek kaj Zikmund Winter, kiuj dediĉis sian verkaron al la ĉeĥa historio.

Verkoj redakti

  • Anna z Kunštátu (1860, Anna el Kuštát)
  • Tajnosti pražské (1868, Misteroj pragaj)
  • Čeští křižáci (1869, Ĉeĥaj krucistoj)
  • Marie Terezie a Karel VII. (1870, Maria Teresia kaj Karolo la 7-a)
  • Pasovští v Praze (1870, Armeo el Passau en Prago)
  • Majestát Rudolfa II. (1871, Majestaĵo de Rudolfo la 2-a)
  • Vězeň na Křivoklátě (1871, Prizonulo en Křivoklát)
  • Praha a Řím (1872, Prago kaj Romo)
  • Sasové v Praze r. 1631 (1873, Saksoj en Prago en 1631)
  • Jiří z Lobkovic (1873-1874, Georgo el Lobkovice)
  • Švédové v Praze (1874, Svedoj en Prago)
  • Pražský kat (1876, Praga ekzekutisto)
  • Pomsta cikánova (1880, Venĝo de cigano)
  • Paní Popelovna z Lobkovic (1886, Sinjorino Popelovna el Lobkovice)
  • Paměti katovské rodiny Mydlářův v Praze (1886-1890, Memorlibro de ekzekutista familio Mydlář en Prago)[1]
  • Železná koruna (1888, Fera krono)
  • Hrabě Špork (1889, Grafo Špork)
  • Astrolog (1890-1891, Astrologo)
  • Poslední Vršovec (1892, La lasta Vrŝovido)
  • Pád rodu Smiřických (1893, Falo de familio Smiřický)
  • Don César a Saloména (1894, Don Cezaro kaj Salomena)
  • Poslední Budovec z Budova (1894, La lasta Budovec el Budov)
  • Z pěti století (1895-1896, El kvin jarcentoj)
  • Sedláci u Chlumce (1897, Kamparanoj apud Chlumec)

Fakaj verkoj redakti

  • Napoleon III., císař Francouzův (1861, Napoleono III-a, imperiestro de francoj)
  • Giuseppe Garibaldi (1862)
  • Kulturhistorische Bilder aus Böhmen (1879, Kulturhistoria bildo el Bohemio)
  • Pražské pověsti a legendy (1883, Pragaj mitoj kaj legendoj)
  • Obrazy z kulturních dějin českých (1891, Bildoj el kultura ĉeĥa historio )
  • Povstání lidu selského v Čechách r. 1680 (1894, Ribelo de la kampara popolo en Bohemio en 1680)
  • Ze staré Prahy (1899, El la antikva Prago)