Josef Strauss

aŭstra komponisto

Josef Strauß [jozef ŝtraŭs], aŭstra komponisto, naskiĝis en Vieno la 22-an de aŭgusto 1827, mortis la 21-an de julio 1870, estis filo de Johann Strauß (patro); unue li laboris kiel inĝeniero, poste li dediĉis sin al la muziko kaj anstataŭis ofte sian fraton Johann Strauß (filo). Kune kun sia frato li komponis la muzikaĵon "Pizzicato Polka" (Pinĉado Polko). Li verkis preskaŭ 300 valsojn, polkojn, mazurkojn kaj kvadrilojn. La plej konataj estas "Dorfschwalben aus Österreich" (Vilaĝhirundoj el Aŭstrio), "Delirien" (Deliroj), "Sphärenklänge" (Sferaj Sonoj) kaj "Transaktionen" (Transakcioj). Lian valson "Dynamiden" (Dinamidoj) citas komponisto Richard Strauss en sia opero "Der Rosenkavalier" (La Rozokavaliro).

Josef Strauss
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1827 (1827-08-20)
en Vieno
Morto 22-an de julio 1870 (1870-07-22) (42-jaraĝa)
en Vieno
Tombo St. Marx Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioAŭstra imperio
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Familio
Patro Johann Strauß la patro
Frat(in)oj Johann Strauß la filoEduard Strauss
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr
Josef Strauß