Josef Václav Frič

(Alidirektita el Josef Václav FRIČ)

Josef Václav FRIČ (naskiĝis la 5-an de septembro 1829 en Praha - mortis la 14-an de oktobro 1890 en Praha) estis ĉeĥa poeto.

Josef Václav Frič
Persona informo
Josef Václav Frič
Naskiĝo 5-an de septembro 1829 (1829-09-05)
en Prago
Morto 14-an de oktobro 1890 (1890-10-14) (61-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥaanglapolafrancagermana vd
Familio
Patro Josef František Frič vd
Gefratoj Antonín Frič • Václav Frič • Vojtěch Frič • Karel Frič vd
Edz(in)o Anna Sázavská vd
Infanoj Josef Jan Frič • Jan Ludvík Frič vd
Parencoj František Kavalír • Antonie Kavalírová • Josef Kavalier vd
Profesio
Alia nomo M. Brodský • A. Hron • Hynek Mostecký vd
Okupo verkistodramaturgoĵurnalisto • poeto • politikisto • redaktisto • tradukisto vd
Laborkampo literaturoteatro • redaktado • ĵurnalismotradukopolitiko vd
Aktiva en ParizoBerlinoBudapeŝtoZagrebo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel 15-jarulo li forkuris el la hejmo, vivis en Hamburgo, Parizo, Londono, elprovis multajn profesiojn. En 1847 li revenis Prago kaj en 1848 aktive partoprenis ĉiujn revoluciajn agojn. Kiam lin minacis aresto, li fuĝis al Vieno, Zagrebo, poste li revenis Pragon kaj estis arestita. Prizonita ĝis amnestio en 1854. En 1858 denove arestita, en 1859 li povis foriri eksterlanden en diversaj urboj. Li laboris kiel redaktoro, politika propagandisto, ĵurnalisto. En 1879 li povis reveni Pragon.

Josef Václav Frič

El lia verkaro estas la plej valoraj liaj Memoroj, dum liaj poemoj kaj dramoj estas iom patosaj.

Verkoj redakti

  • Kochan Ratiborský (dramo, 1847)
  • Upír (Vampiro, 1849, poemoj)
  • Libušin soud (La juĝo de Libusa, 1861, dramo)
  • Ivan Mazepa (1865, dramo)
  • Paměti (Memoroj, 1886-1887)