Josef Václav Sládek
ĉeĥa poeto kaj tradukisto
Josef Václav SLÁDEK (naskiĝis la 27-an de oktobro 1845 en Zbiroh - mortis la 28-an de junio 1912) estis ĉeĥa poeto kaj tradukisto, redaktisto de la literatura gazeto Lumír.
Josef Václav Sládek | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1845 en Zbiroh | |
Morto | 28-an de junio 1912 (66-jaraĝa) en Zbiroh | |
Tombo | Slavín ![]() | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • angla • dana • sveda • hungara • pola • hispana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Karolo ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Gefratoj | Václav Sládek (en) ![]() ![]() | |
Parencoj | Božena Fridová (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | František Vlna • Václav Černý vd | |
Okupo | verkisto literaturkritikisto fotisto instruisto pedagogo publikigisto poeto ĵurnalisto tradukisto redaktoro ![]() | |
Laborkampo | Literaturo, poezio, ĵurnalismo, traduko, pedagogio kaj redaktado ![]() | |
Aktiva dum | 1875– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li verkis lirikan poezion kaj versojn por infanoj, el la angla li tradukis en la ĉeĥan preskaŭ la tutan Ŝekspiron (33 dramojn). Li enĉeĥigis ankaŭ verkojn de Longfellow, Lermontov, Mickiewicz, Burns, Tegnér.
Versoj
redakti- Na prahu ráje (Sursojle de la paradizo)
- Selské písně a české znělky (Kampulaj kantoj kaj ĉeĥaj sonetoj)
- V zimním slunci (Sub vintra suno)
- Za soumraku (Dum vesperiĝo)
- Ze života (El la vivo)
- Sluncem a stínem (Per la suno kaj ombro)
Versoj por infanoj
redakti- Zlatý máj (Ora majo)
- Skřivánčí písně (Alaŭdaj kantoj)
- Zvony a zvonky (Sonoriloj kaj sonoriletoj)
En Esperanto aperis
redakti- Cindra merkredo (trad. Miloš Lukáš)
- El manoj de l' sorto, Printempo venos (trad. Josef Fousek, Ĉeĥoslovaka antologio)