Josef Vinklář (naskiĝinta la 10-an de novembro aŭ la 14-an de novembro 1930 en Podůlší, mortinta la 18-an de septembro 2007) estis ĉeĥa aktoro.

Josef Vinklář
Persona informo
Josef Vinklář
Naskiĝo 10-an de novembro 1930 (1930-11-10)
en Podůlší
Morto 18-an de septembro 2007 (2007-09-18) (76-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Q107049816 vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Familio
Edz(in)o Jana Dítětová • Ivanka Devátá vd
Infanoj Jakub Vinklář • Adam Vinklář vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • pentristo vd
Aktiva dum 1946– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jam en siaj infanaj jaroj li rolis en radia ensemblo de Disman. Unue li agadis en Teatro de satiro. En la jaroj 1946 - 1948 li rolis en Teatro de Voskovec kaj Werich. Mallongtempe li poste agadis en Orientbohemia teatro en Pardubice (1948 - 1950). Ekde la jaro 1950 ĝis la jaro 1983 li agadis en teatro de Zdeněk Nejedlý en Prago. Poste li transiris en Nacian Teatron en Prago, kie li agadis ĝis sia morto.

Sed en subkonscion de rigardantoj li enskribiĝis dank' al siaj filmaj kaj ĉefe seriaj roloj. Li aperis en tiaj serioj kiel Nemocnice na kraji města (1977), Sanitka (1984), Život na zámku (1995), Nemocnice na kraji města po dvaceti letech (2003) aŭ Náměstíčko (2003). El la filmoj li rolis ekz. en Hop a je tu lidoop (1977), Pod jezevčí skálou (1978), Anděl s ďáblem v těle (1983) ktp.

Li rolis ankaŭ en kelkaj tre konataj kaj ŝatataj fabeloj, ekz. Hrátky s čertem (1956) aŭ Princezna se zlatou hvězdou (1959).

Josef Vinklář havas du filojn kaj li estis dufoje edziĝinta. Unue kun aktorino Jana Dítětová kaj pli poste kun aktorino kaj verkistino Ivanka Devátá.

Lia naskiĝdato redakti

En sia rememorlibro Provo pri peco de vero Vinklář klarigis tion jene: "Mi naskiĝis en Podůlší en la jaro 1930. La 14-an de novembro, kio estas la eraro el eraroj nemisrigardeblaj. Malgraŭ tio ke mi havas ĉiujn dokumentojn ĝuste al tiu ĉi dato, fakte mi naskiĝis la 10-an de novembro, sed mi povas fari kun tio nenion. Sinjoro paroĥestro faris en la jaro 1946 al mi kaj al mia frato duplikatojn de la naskiĝatestoj kaj intermiskis la datojn. Donu al li Sinjoro leĝeran ripozon. La frato naskiĝis la 14-an de decembro kaj mi la 10-an de novembro."

Tiel okazis, ke eĉ en oficialaj materialoj, kiel estas vortaroj kaj enciklopedioj, ekzistas ĉe Josef Vinklář la duspeca dato de naskiĝo. La aktoro mem donis ĝoje la okazintaĵon pri la erarigita dato de naskiĝo al pli bona.