Josef VOLLBERG (naskiĝinta Eberhard Vollberg; la 14-an de majo 1963 je Frankfurto ĉe Majno) estas emeritiĝinta abato de la iama Abatejo Mariawald apud Heimbach (Eifel).

Josef Vollberg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1963 (1963-05-14) (60-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
Abatejo Mariawald, kie Vollberg estis prioro

Vivo redakti

Eberhard Vollberg trapasis la junulajn jarojn je Wetzlar. Post abiturieta ekzameno li komencis soldatan servon kaj studon pri ekonomio. Je la fakalternejo de Gießen-Friedberg. En la 1.12.1986 li eniris la novicadon en Mriawald kaj ricevis la ordenonomo Jozefo. En la 26.1.1992 li faris la duan solenan religian voton kaj en la 15.8.2003 li komisiitis pri lektorado kaj akolitado.

Vollberg unue studis ĉe Gustav-Siewerth-Akademio kaj ekde 1998 ĉe la filozofia kaj teologia altlernejo ĉe Monaĥejo Heiligenkreuz. La bakalaŭriĝa laboraĵo temis pri la monaĥeja teologio de Bernardo de Clairvaux sub la zorgado de Marianne Schlosser.[1] En la 23.4.2005 nomumitis Jozefo superior ad nutum. Li estis prioro malgraŭ ankoraŭ mankanta klerikeco. Ordinacio pastra estis en la 29.6.2006 fare de Heinrich Mussinghoff, episkopo de Aachen.

En la 24.11.2006 li elektitis abato. Abatkonsekriĝo estis en la 26.1.2007. En la 21.11.2008 papo Benedikto la 16-a permesis enkondukon de tradiciaj formoj laŭ la stato de 1964 je Mariawald (kun liturgicelebrado laŭ la reguloj de 1962).

En 2016 okazis vizitado fare de Bernardus Peeters kaj Erik Varden kun malfavora perspektivo koncerne la daŭrigon de tradiciaj ritoj; sekve Vollberg rezignis pri abateco en la 21.10.2016.[2]. Intertempe Peeters kondukis la abatejon dume laŭforme daŭre prioris Vollberg.

Post la fermo de la abatejo en la 15.9.2018[3] Vollberg iris al Vyšší Brod.[4] Tie li vivis kiel trapista ermitulo ene de la monaĥejo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti