Josep Franquesa i Solé

hispana esperantisto
(Alidirektita el Josep Franquesa Solé)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Josep FRANQUESA i SOLÉ (Sant Feliu de Codines, Vallès Oriental, 1937) estas kataluna entreprenisto kaj esperantisto. Li estas la patro de la esperantistino Montserrat Franquesa. Li estas C-komitatano de UEA de 1995 ĝis 2001 kaj denove ekde 2004. De 2002 li prezidas Katalunan Esperanto-Asocion. Li prezidis la lokajn kongresajn komitatojn en la hispana kaj kataluna Esperanto-kongresoj en Lleida en 1975, respektive 1986. Li membras en la Societo Zamenhof kaj en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Li havas multjaran praktikan uzadon de Esperanto en komerco[1].

Josep Franquesa i Solé
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (87-jaraĝa)
en Sant Feliu de Codines
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Montserrat Franquesa Gòdia
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. Josep Franquesa i Solé: "Malgranda estas bela, grava kaj interesa". En: Hektor Alos i Font, Josep Franquesa i Solé, Paul Gubbins, Albert Herranz Hammer. Malgranda estas bela. Prelegaro de la 31a Kataluna kaj 4a Transpirinea Kongreso de Esperanto (Sóller, 31-an de oktobro 2002 - 3-an de novembro 2002). La Suplemento de Kataluna Esperantisto n-ro 4. Kataluna Esperanto-Asocio - O Limaco Edizions, 2003. 67 p. ISBN 84-933380-1-X. Paĝoj: 11-18