Joseph A. Dellinger

Usona astronomo kaj terfizikisto

Joseph A. DELLINGER estas usona amatora astronomo naskiĝinta en 1961 en Tulsa, Oklahomo.

Profesie, li estas terfizikisto kaj estas aŭtoro de esploroj pri la propago de malsimetriaj kaj malizotropaj sismaj ondoj por la esploro de la terkrusto. Tamen li estas famkonata pro siaj aktivecoj en amatora astronomio ĉe la Fort Bend Astronomy Club de Stafford (Teksaso).[1]

Li malkovris, laŭ Minor Planet Center, 76 asteroidojn[2] inter 2000 kaj 2009, el kiuj 34 en kunlaboro kun aliaj astronomoj : William G. Dillon, Max Eastman, Paul G. A. Garossino, Cynthia Gustava, Andrew Lowe, Keith Rivich, Carl Sexton, Don J. Wells, Dennis Borgman kaj Paul Sava.

Honoroj redakti

La asteroido 78392 Dellinger ricevis lian nomon[3].

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti