Joseph Conrad

pola romanisto (1857–1924)

Józef Teodor Konrad KORZENIOWSKI de Nałęcz, pli konata laŭ sia pseŭdonimo Joseph CONRAD (3-an de decembro 18573-a de aŭgusto 1924), estis pola romanisto naciigite brita kiu verkis en angla lingvo.

Joseph Conrad
Persona informo
Naskonomo Józef Teodor Konrad Korzeniowski
Naskiĝo 3-an de decembro 1857 (1857-12-03)
en Terekhove, Volinia gubernio,  Rusia Imperio
Morto 3-an de aŭgusto 1924 (1924-08-03) (66-jaraĝa)
en Bishopsbourne
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Canterbury City Cemetery vd
Religio ateismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj anglapola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Dua Pola Respubliko vd
Alma mater Bartłomiej Nowodworski High School vd
Subskribo Joseph Conrad
Memorigilo Joseph Conrad
Familio
Dinastio Nałęcz • Q63532412 vd
Patro Apollo Korzeniowski vd
Patrino Ewa Korzeniewska vd
Edz(in)o Jessie George vd
Parencoj Stefan Bobrowski • Aniela Zagórska • Tadeusz Bobrowski vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • aŭtobiografo vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1895–1926 vd
Verkado
Verkoj The Lagoon ❦
The Nigger of the 'Narcissus' ❦
Koro de Mallumo ❦
Lord Jim ❦
Amy Foster ❦
Tajfuno ❦
Nostromo ❦
The Secret Agent ❦
The Secret Sharer ❦
Under Western Eyes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La velbarko Otago kies kapitano estis Joseph Conrad / Józef Korzeniowski, dum la jaroj 1888–1889.
Skulptaĵo de Joseph Conrad / Józef Korzeniowski en Kielce (Pollando)
La monumento de Joseph Conrad / Józef Korzeniowski en Vologda, Rusio
La Vilao „Konstantynówka” en Zakopane (Pollando), kie dum la jaro 1914 loĝis Joseph Conrad / Józef Korzeniowski

Kvankam Conrad lernis la anglan nur en siaj fruaj dudekaj jaroj, li estas konsiderita unu el la plej gravaj anglalingvaj verkistoj de la 19-a jarcento. Conrad estas agnoskata kiel stila majstro en prozo. Kelkaj el ties verkoj montras spurojn de romantikismo, sed pli grave li estas agnoskata ankaŭ kiel elstara antaŭanto de la modernisma literaturo. Ties rakonta stilo kaj kontraŭheroaj roluloj influis multajn verkistojn, inkluzive de Ernest Hemingway, D. H. Lawrence, Graham Greene, William S. Burroughs, Thomas Mann, Czesław Miłosz, Joseph Heller, John Maxwell Coetzee[1]Jerzy Kosiński kaj inspiris filmon kiel Apocalypse Now (elprenita el la verko de Conrad Heart of Darkness).

Skribante dum la apogeo de la Brita Imperio, Conrad eltiris siajn spertojn unue en la Franca kaj poste en la Britia komerca ŝiparo por krei novelojn kaj romanojn kiuj respegulas aspektojn el tutmonda imperio kune kun profondaĵoj de la homa spirito.

Biografio redakti

 
Blazono de Nałęcz
 
La tombo de Joseph Conrad / Józef Korzeniowski en Canterbury (Britio)

Lia reala nomo pola estis Józef Teodor Konrad Nałęcz-Korzeniowski; li naskiĝis je la 3a de decembro de 1857 en Berdyczów (ukraine: Бердичів), en la nuntempa Ukrainio. Conrad estis edukita en la Pollando okupata de Rusio. Lia patro, malriĉigita aristokrato kiu havis eĉ blazonon de Nałęcz, verkisto (li tradukis verkojn de Shakespeare kaj Victor Hugo) kaj armita aktivulo, li estis arestita pro sia agado de la rusaj okupaciantoj kaj kondamnita je punlaboro en Siberio. Malmulte poste, la patrino mortis pro tuberkulozo en la ekzilo, kaj ankaŭ la patro mortis kvar jarojn poste eĉ se oni permesis al li reveni al Krakovo. El tiuj vundigaj spertoj de infano ĉe rusia okupacio eble Joseph Conrad eltiris temojn kontraŭ koloniismo kiel en la romano koro de mallumo (Heart of Darkness) aŭ Nostromo.

Poste Conrad estis edukita de sia onklo, iu multe pli konservativema ol ambaŭ gepatroj. Conrad fine ĉesis sian edukadon je siaj 17 jaroj por iĝi maristo en la komerca franca ŝiparo. Li vivis aventureman vivon, enmariĝante en Marsejlo kaj enirante en trafikon de armiloj kaj politikaj konspiroj eĉ ĉe landoj kiel Venezuelo. En 1878, post klopodo sinmortigo, li ekservis en brita ŝipo por eviti la devigan rusian militservon. Je siaj 21 jaroj li estis lerninta la anglan, lingvo per kio li poste verkis elstare, li sukcesis post kelkaj klopodoj superpasi la ekzamenon por iĝi ŝipkapitano kaj fine li atingis la britan civitanecon en 1884. Li ekestis la unuan fojon en Britio en la haveno de Lowestoft, Suffolk, loĝis en Londono kaj poste proksime de Canterbury, Kent. Li estis ŝipano de la ŝipo Narcissus vizitante lokojn kiel Mumbajo kaj la azian sudorienton, kio inspiris lin por iliaj verkoj Lord Jim, An Outcast of the Islands (Vagulo en insuloj) kaj The Nigger of the 'Narcissus' (La nigrulo de la Narcissus).

Lia ekdeinfana revo estis viziti Afrikon, kio plenumiĝis en 1889 kiam li partoprenis en la traktato por la Sendependa Ŝtato Kongo. Tiu vizito ĉe kongo vidigis lin la teruraĵojn kiujn fiagis la koloniistoj kontraŭ la indiĝenoj kaj inspiris lin ankaŭ por Koro de Mallumo. Li kunsidis kun la britia diplomato Roger Casement, kiu en sia Raporto pri Kongo, priskribis la malbonaĵojn kontraŭ la indiĝenoj. Konrad verkis en 1901 sian verkon Amy Foster kie esprimis la teruran solecon de sia vivo de ekzilo.

Krom tio, li veturis tra ĉiuj maroj kaj gastiĝis en multaj havenurboj kaj hoteloj. Poste multaj sekvantoj traveturos tiujn lokojn. En septembro de 1888 li ĉeestis insulon Maŭricio, kie li konis aman historion, kiu iris al lia verko kaj eĉ vivis sian propran amhistorion, kiu ne sukcesis parigilin kun virino. Je 1886 li ekposedis sian propran ŝipon, ekhavis britian ŝtatanecon kaj ŝanĝis sian nomon al Joseph Conrad. Li marveturis al multaj partoj de lamondo, inkludante landoj kiel Aŭstralio, havenojnkiel tiuj de la Hinda Oceano, Borneo, Malajzio, Suda Ameriko kaj la insuloj de la Suda Pacifiko. Dum tiu periodo, Li ekverkis. En 1890 li estis en Afriko en la belga koloniservo kaj ŝipveturis la riveron Kongo, kie malsanoj minacis lian vivon.

En 1894, kiam li estis 36jaraĝa, Conrad ĉesis marveturi, parte pro malsaneco kaj parte pro emo verki. Lia unua romano, Almayer's Folly, kies agado okazas ĉe la orienta marbordo de Borneo, estis publikata en 1895. Kune kun la venonta verko, An Outcast of the Islands (1896), ĝi ekkreis la bildon de Conrad kiel romantikisma rakontisto de ekzotaj historioj, miskonsidero de liaj intencoj kio seniluziigis Conrad por la resto de lia verkovivo.

En 1896 li edziĝis al 22jaraĝa brita, Jessie George, de kiu li havis du filojn, Borys kaj John. Kvnakamli estis evidente majstro de la angla lingvo, li parolis ĝin sian tutan vivon kun forta pola akcento. Escepte pro kelka ferio en Francio kaj Italio, veturo en 1914 al Pollando kaj vizito en 1923 al Usono, li loĝis en Britio. Kvankam lia verkolerto estis agnoskata de la brita intelektulara elito, popolan sukceson ne atingis li ĝis 1913 kiam li publikigis Chance — paradokse nuntempe ne konsiderata unu el liaj plej bonkvalitaj verkoj. Oni multe parolis kaj pridiskutis pri li kaj lia verko dum tiuj jaroj. En 1923, unu jaron antaŭ sia morto, Conrad, kiu posedis heredan polan blazonon, malakceptis la oferton de (ne-hereda) britia kavalireco.

Joseph Conrad mortis la 3an de aŭgusto 1924, pro koratako, kaj estis entombigita en la tombejo de Canterbury, Anglio, laŭ la nomo de Korzeniowski.[2]

Noveloj kaj romanoj redakti

 
Ankroforma monumento al Joseph Conrad / Józef Korzeniowski ĉe Gdynia, en Pollando ĉe Balta Maro
1895   Almayer's Folly
1896 An Outcast of the Islands
1897 The Nigger of the 'Narcissus' (La nigrulo de la Narcissus)
1899 Heart of Darkness (Koro de Mallumo)
1900 Lord Jim
1901 The Inheritors (kun Ford Madox Ford)
1902 Typhoon (komencita en 1899)
1903 Romance]] (kun Ford Madox Ford)
1904 Nostromo
1907 The Secret Agent
1909 The Secret Sharer (verkita en decembro 1909; publikita en Harper's Magazine en 1910 kaj kolektita en Twixt Land and Sea 1912)
1911 Under Western Eyes
1912 Freya of the Seven Isles
1913 Chance
1915 Victory
1917 The Shadow Line (filmo)
1919 The Arrow of Gold
1920 The Rescue
1923 The Nature of a Crime (kun Ford Madox Ford)
The Rover
1925 Suspense: a Napoleonic Novel (nefinita, publikita postmorte)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-26. Alirita 2007-12-10.
  2. "Joseph Conrad Dies, Writer of the Sea. Author of 'Victory,' 'The Rover' and 'Youth' Succumbs in England at 67 Years.", New York Times, 4-a de aŭgusto, 1924, Monday. Kontrolita 2007-07-21.