Joseph Sabine ( 6-a de junio 1770—24-a de januaro 1837 ) estis angla advokato, ŝtata oficisto, naturalisto kaj verkisto pri hortikulturo. Li naskiĝis en eminenta angla-irlanda familio en Tewin, Hertfordshire kiel plej aĝa filo de Joseph Sabine. Lia pli juna frato estis Sir Edward Sabine, fama sciencisto.

Joseph Sabine
Persona informo
Naskiĝo 6-a de junio 1770
en Tewin, Hertfordshire
Morto 24-a de januaro 1837
en Hanover Square, Londono, Britujo
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Nacieco brita
Ŝtataneco brita
Edukado advokato
Familio
Patro Joseph Sabine vd
Patrino Sarah Hunt vd
Profesio
Okupo advokato, ŝtata oficisto, naturalisto
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva dum 1788-1837
Verkado
Ĝenroj ornitologio, hortikulturo
Verkoj kontribuoj en la Transactions de la Reĝa Hortikultura Societo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Sabine praktikis leĝon ĝis 1808, kiam li estis nomumita Ĝenerala Inspektisto de Impostoj, pozicio kiun li tenis ĝis 1835. Li dumvive interesiĝis pri natura historio kaj estis unu el la unuaj membroj de la Linea Societo, fondita en 1788.

Li estis elektita membron de la Reĝa Societo de Londono en novembro de 1799[1].

Sabine estis sensalajra sekretario de la Reĝa Hortikultura Societo de 1810 al 1830, kaj kasisto, kaj ricevis ĝian oran medalon por reguligado de la kontoj, forlasitaj en stato de ĥaoso fare de Richard Anthony Salisbury. La ĝardenoj de la societo ĉe Hammersmith, tiam Chiswick, estis establitaj sub lia konsilado. Li sendis David Douglas kaj aliajn por kolekti specimenojn, kaj iniciatis lokajn societojn kiel etendaĵojn de la societo. Li redaktis ĉirkaŭ kvardek artikolojn por la Transactions de la Reĝa Hortikultura Societo, pri ĝardenofloroj kaj legomoj. Lia administrado de la Transactions kondukis al grandaj ŝuldoj, kaj post riproĉoj de komisiono li eksiĝis en 1830.

Sabine tiam enfokusigis la postenon de sekretario kaj vic-prezidanto de la Zoologia Societo de Londono, signife pligrandigante ĝiaj kolektoj de bestoj. Li estis agnoskita kiel aŭtoritaton pri mudo, migrado, kaj instinkto de la britaj birdoj.

Edward Sabine estis membro de la arkta esplorvojaĝo de John Ross en 1818. Li sendis al Joseph specimenon de nova mevo kiu estis malkovrita dum la ekspedicio kaj kiun Joseph nomis sabinan mevon (Larus sabini) honore al sia frato.

Rememorigo redakti

Joseph Sabine forpasis en Londono, la 24-an de 24 januaro 1837, kaj estis entombigita en tombejo Kensal Green la 1-an de februaro. Ekzistas litografio de li laŭ portreto far Eddis, kaj lia nomo estis rememorigita far de Candolle por la fabaca genro Sabinea. Samnoma besta genronomo estis kreita far J.C. Ross en 1835 por la salikoko-familio de Crangonidae. Douglas dediĉis pinospecion, Sabine-pinon ( Pinus sabiniana ), al Joseph Sabine.

Joseph Sabine estas indikita kiel Sabine por verkintomallongigo kiam oni citas sciencan plantan aŭ bestan nomon.

Referencoj redakti

  1. Library and Archive Catalogue. Royal Society. Alirita 2010-10-23.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti