Joseph SMIT (naskiĝis en1836, mortis en 1929) estis zoologia ilustristo el Nederlando.

Joseph Smit
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1836 (1836-07-18)
en Lisse
Morto 4-an de novembro 1929 (1929-11-04) (93-jaraĝa)
en Radlett
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Infano Pierre Jacques Smit
Okupo
Okupo artisto • ornitologo
Verkoj Bird Watching
vdr
Nasalis larvatus de Joseph Smit

Smit naskiĝis en Lisse. Li ricevis la unuan komision de Hermann Schlegel, en la muzeo de Leiden, por fari litografiojn por libro pri bestoj de la nederlandaj antiloj (aktuale Indonezio). En 1866 li estis al Britio invitata por ilustri libron de Philip Sclater, Exotic Ornithology (ekzota ornitologio). Li ankaŭ faris ilustraĵojn por Zoological Sketches (zoologiaj desegnaĵoj) de Joseph Wolf kaj monografio de Daniel Giraud Elliot por la Phasianidae kaj Paradisaeidae. Komence de la jaroj 1870-aj, li laboris pri la Catalogue of the Birds in the British Museum (katalogo de birdoj de la Brita Muzeo), kaj poste pri Coloured Figures of the Birds of the British Islands (koloraj bildoj de la birdoj de la britaj insuloj).

Lia filo, Pierre Jacques Smit (1863 - 1960), ankaŭ estis zoologa ilustristo.